Presita el Usona Esperantisto № 2011:5

“Kien vi iras?”

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]
La vilaĝo de Ewoh, fotita de apuda monteto.

Hodiaŭ estis Koh, la dua tago de la ok-taga “kampara” semajno. Dum ĉiu Koh okazas plen-aera komercado en la apuda vilaĝo Guzong. Mi avide atendadis ĉi tiun Koh-on kaj ĝian komercadon: ne restis multaj manĝaĵoj ĉe mi. Fakte, dum la lastaj du tagoj mi manĝis nur sal-kubojn kaj cepojn. Do, mi feliĉe min pretigis ĉi-matene, forskuis la blatojn el miaj aĉetad-sakoj, kaj eliris el la domo.

Mia najbaro sidis ekster sia domo. Li nomiĝas Papa Douala. Li pasigis sian junecon en la urbego Douala kie oni parolas la francan. Mi salutis lin.

“Bonjour monsieur. Ça va?” (“Bonan matenon sinjoro, kiel vi?”)

“Dankon. Mi fartas … nu … mi almenaŭ estas ankoraŭ ĉi tie … atendante la morton.” Ni ambaŭ ridis. Li iam suferis rikolt-akcidenton kiu preskaŭ distranĉis lian piedon. Nun li povas marŝi nur dolore.

“Kien vi iras?” li demandis.

“Al Guzong.”

“Ho, Guzong. Mi bezonas brasikojn. Mi petas, ĉu vi aĉetos du por mi? Ĉu jes? Merci beaucoup.”

Mi marŝis al la vilaĝ-placo, preterpasante vilaĝanojn kiuj salutas min: “Bonan matenon! Kien vi iras? Bonan matenon! Kien vi iras?”

Mi renkontis sinjorinon Weriwoh antaŭ ŝia chop house, speco de malgranda restoracio. Mi salutis ŝin en la loka lingvo: “A no! A sa ah ghu?” (“Bonan matenon! Kiel vi?”)

“Bati bati, muyaka!” (“Bone, dankon!”). Poste ŝi ridis kaj diris ion, kion mi tute ne komprenis.

“Ej”, mi respondis, jese. Kiam mi ne komprenas, mi ĉiam respondas per “jes”. Kutime tio konvenas, sed ne ĉi-foje.

“Mi demandis, kien vi iras”, ŝi ridis.

“Ho, mi trompiĝis. Mi iras al Guzong.”

Wandaful! Mi petas, ĉu vi aĉetos ion por mi?”

“Kompreneble”, mi respondis. “Kion vi bezonas?”

White pepa and black pepa”, ŝi diris, donante al mi monon. “Nun, iru kaj revenu.”

Mi iris. Survoje mi ekvidis mian amikon, George. Li estas tapper, samkiel la plejparto de la vilaĝanoj. Tio signifas, ke li iras al la arbetejo por ellasi sukon el palmoj por fari palmvinon.

“Bonan matenon, George. A sa ah ghu?

Bati, muyaka. Kien vi iras?” li demandis.


Mi alvenis al Guzong. Tie mi ekvidis alian volontulon en la Pac-Korpuso, Amy. Mi kaŝe sekvis ŝin dum kelkaj paŝoj, kaj tiam kriis “Blankulo! Kien vi iras?”

Ŝi saltetis kaj turniĝante al mi diris “Tre amuza vi estas, Joshua.”

Ni vagis ĉirkaŭ la komercadejo dum ŝi rakontis historiojn de la lasta, memorinda, semajno: ŝi tranĉis sian manon, kelkaj komputiloj rompiĝis ĉe ŝia lernejo, kaj ŝi falis de motorciklo en koton kaj poste, la kondukisto demandis, ĉu ŝi edziniĝus al li.

“Kaj?” Mi demandis.

“Kaj kio?”

“Via respondo! Ĉu mi devas pretiĝi por la geedziĝo?”

“Ha! Tre amuza vi estas.”


Mi revenis al Ewoh. Mi vizitis al Papa Douala.

“Vi estas reveninta?” li demandis.

“Jes. Jen viaj brasikoj.”

Ha, merci beaucoup.

Poste mi iris al la chop house por doni la pipron al s-ino Weriwoh.

“Vi estas reveninta?” ŝi demandis.

“Jes. Jen via pipro.”

Ŝi rigardis konfuze la sakon da spicoj. “Ĉu vi tion aĉetis per la mono, kiun mi donis al vi?”

“Jes. Kial?”

“Mi volis white and black paper”, ŝi klarigis, montrante al mi la plastik-sakon. “Mi neniam antaŭe pensis ke ‘papero’ signifus ‘plastik-sakon’.”

“Ho! Mi trompiĝis! Mi aŭdis pepper. Mi bedaŭras.”

“Ne grave.” Ŝi ridetis. “Vi provis, do dio benu vin.”

Tiam mi vidis George-on, venintan el la arbetejo.

“Vi revenis?” li demandis.

“Jes.”

“Bone. Ĉu vi venos al mia domo por trinki palmvinon?”

“Tio estas la plej bona demando, kiun mi aŭdis hodiaŭ, George. Mi sekvos vin. Antauen!”

Mi haltis kaj turnis min al s-ino Weriwoh. “Mi iras al la domo de George. Diru al la aliaj! Dankon.”