Presita el Usona Esperantisto № 2008:5

Forpasis William Keith Bledsoe

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22
[figure]

Forpasis William Keith Bledsoe, 94-jaraĝa, la 3-an de Aŭgusto en Sedro-Woolley, Vaŝingtonio. Keith naskiĝis en 1914, diplomiĝis kiel inĝeniero pri elektro, kaj servis en la mar-armeo dum ok jaroj. Lin dungis Boeing kiel inĝenieron. Li edziĝis en 1947, kaj lia edzino Jackie mortis en 1992.

Keith bone parolis multajn lingvojn, kaj li esperantistiĝis ĉ. 1932. Li estis membro de la Seatla Esperanto-Societo, ELNA, UEA, kaj li estis fonda membro de la estinta SEVLO (Societo Esperantista de la Verda Lago). Ĉiuj memoras lin afabla, bonkora, kaj inteligenta. Kun longa blanka barbo, Keith aspektis kiel Sankta Nikolao. Li organizis la unuajn regionajn konferencojn de NOREK en la 80-aj jaroj. Keith havis bonegan traduk-kapablon – multaj memoras lian brilan tradukon de la angla diraĵo “The hurrier I go, the behinder I get” kiel “Pli haste mi juas, pli tarde me desas.”