Presita el Usona Esperantisto № 2008:5

Forpasis Donald W. Houpe

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22
[figure]

Donald W. Houpe, PhD, longtempa kaj aktiva esperantisto, lingvisto, kaj lingvoinstruisto, mortis la 20-an de Aŭgusto en Chapel Hill, Norda Karolino, Usono. Li havis 67 jarojn. Don estris la departamenton de fremdaj lingvoj de la Nord-karolina Lernejo pri Scienco kaj Matematiko, gimnazio en Durham, kie li instruis ekde ĝia fondo en 1980. Postvivas liaj edzino, du filinoj, kaj aliaj familianoj.

Don esperantistiĝis antaŭ jardekoj kaj instruis Esperanton al centoj da studantoj, kelkaj el kiuj ankoraŭ aktivas. Krom Esperanto li instruis la hispanan, la francan, kaj la rusan, kaj fojfoje aliajn lingvojn – kaj li daŭre lernis novajn. Pro lia ŝercemo kaj ĝentila maniero li estis tre amata de liaj studantoj kaj kolegoj. Dank’ al li, la gimnazia biblioteko havas unu el la plej grandaj kolektoj en sudorienta Usono de libroj, kompaktdiskoj, videofilmoj kaj aliaj aferoj en kaj pri Esperanto.

Li partoprenis en la loka, regiona, landa, kaj internacia e-movadoj, membris en Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, organizis regionajn kongresojn, kaj kelkfoje ĉeestis la Nord-Amerikan Someran Kursaron. Lia mallonga komika videofilmo “D-ro Ratamanto” gajnis premion en internacia konkurso pri Esperanto-filmoj kaj nun spekteblas diversloke en la reto.

Post lia morto, kelkaj amikoj komentis, ke ili ne povas memori okazon, kiam li esprimis koleron. Dum la funebra ceremonio, en preĝejo plena je familianoj, kolegoj, kaj amikoj, unu parolanto diris, “Don Houpe estis homo de malmultaj vortoj, sed multaj lingvoj.”