Mi trovis! estas kartludo por inter du ĝis sep ludantoj. Ĝi estas malserioza ludo, kun fantaziaj bildoj kaj humuro foje infaneca, tamen ĝi instigas kreeman paroladon.
Ofta ĝeno de tradukitaj vortludoj estas, ke ili ne bone konvenas al la lingvaj trajtoj de Esperanto. Sed Vorto-Mozaiko estas krucvortludo elpensita speciale por nia lingvo.
Zendo estas nekutima ludo pri indukta logiko kaj intuicio, iasence luda versio de la scienca metodo por malkovri naturajn leĝojn, aŭ luda versio de trovado kaj solvado de eraroj en komputilaj programoj. Tamen oni tute ne devas esti profesia sciencisto aŭ programisto por ĝui Zendon! Oni nur bezonas ĝui solvi enigmojn.