Usona Esperantisto № 2015:4
Usona Esperantisto estas oficiala bulteno de ELNA. Nur elektitaj artikoloj el la presita versio aperas sube; por la plena enhavo, bv. vidi la PDF-version.
- PDF-versio
- Usona Esperantisto № 2015:4 in printable PDF form.
- Kurso en la urbo, kiu neniam dormas
- Tre nekutima Esperanto-kurso okazis ĉi-jare en Novjorko. 12 elstaraj studentoj de la universitato de la Urbo Novjorko (CUNY), sekvis 10-tagan rekt-metodan kurson pri Esperanto en Majo-Junio 2015.
- La pentritaj preĝejoj de Teksaso
- La pentritaj preĝejoj de kampara Teksaso estas konservendaj, same kiel la misiejoj en San Antonio kaj aliaj pli malnovaj urboj de Teksaso. Ni, kaj teksasanoj kaj ekster-teksasanoj, vizitu ilin kaj helpu konservi ilin.
- Filmfarado en la fokuso
- Kunlabore kun NASK kaj la Kino-Teatro-Festivalo (KTF), la 12-a programo pri Aktivula Maturigo (AMO) sukcese donis unuan, aŭ daŭrigan trejnadon pri kinoarto kaj filmfarado al pli ol kvardek partoprenantoj.
- Mi trovis! – paroliga kartludo
- Mi trovis! estas kartludo por inter du ĝis sep ludantoj. Ĝi estas malserioza ludo, kun fantaziaj bildoj kaj humuro foje infaneca, tamen ĝi instigas kreeman paroladon.