Presita el Usona Esperantisto № 2015:4

La pentritaj preĝejoj de Teksaso

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-25
[figure]
Saint Mary’s en High Hill.

En centra Teksaso troviĝas ĝis 35 bele pentritaj preĝejoj, kiujn konstruis germanaj kaj ĉeĥaj (bohemaj) enmigrintoj dum la 19-a kaj la frua 20-a jarcentoj. Kelkaj homoj nomas la preĝejojn “La Pentritaj Virinoj” pro tio, ke kelkaj estis nomitaj laŭ sanktulinoj. La eksteraĵoj de la preĝejoj estas diversaj: lignaj, ŝtonaj, kaj brikaj. Sed la internaĵoj estas el pentrita ligno.

Kvankam ili situas ĉefe en la konteo Fayette, ses konteojn en Teksaso setlis mez-eŭropanoj. Do la preĝejoj estas trovitaj en kelkaj. En Fayette estas:

[figure]
La unua etaĝo de Saint Paul’s en la konteo Lee.
  • Saint Mary’s en High Hill
  • Saint John the Baptist en Ammannsville
  • Saints Cyril and Methodius Church en Dubina
  • Saint Mary’s Church en Praha

En aliaj konteoj estas la preĝejoj:

  • Saints Cyril and Methodius en Shiner en la konteo Lavaca
  • Wesley Brethern en Dubina en la konteo Austin
  • Saint Mary’s en Fredericksburg en la konteo Gillispe
  • Saint Paul’s en Serbin en la konteo Lee

Estas ankaŭ aliaj pentritaj preĝejoj en Teksaso: ekzemple, la preĝejoj konstruitaj de polaj setlintoj.

[figure]
Kortumdomo en la konteo Parker.

Metodistoj estis gravaj inter la setlintoj; eĉ inter la germanoj kaj bohemoj. Unue la metodistoj havis rondvojaĝantajn pastorojn, kiuj iris de unu urbeto al alia por helpi kun la religia vivo de setlintoj. Poste ili ekkonstruis preĝejojn en tiuj urbetoj. Ekzemplo estas United Methodist Church en Freyburg en la konteo Fayette. Oni devas ankaŭ vidi la hispanajn misiejojn de Teksaso.

La pentritaj preĝejoj videblaj hodiaŭ plej ofte ne estas la originalaj konstruaĵoj; oni kutime rekonstruis ilin unu- aŭ du-foje. Teksaso estis prospera kaj progresema regiono dum la malfrua 19-a jarcento kaj la frua 20-a jarcento. Do la terkulturistoj de Teksaso volis konstrui belajn kortumdomojn kaj preĝejojn.

[figure]
La kortumdomo en Denton, Teksaso.

Vi povas mem vojaĝi al la pentritaj preĝejoj. Plejparte ili estas malfermitaj al sen-anoncita vizitado. Oni devas antaŭaranĝi vidi kelkajn el ili. Vi povas ankaŭ trovi rondvojaĝojn. Mi interrete trovis multajn, kiuj komenciĝas en Schulenburg, Teksaso kaj vojaĝas tra aliaj urbetoj.

La kortumdomoj de Teksaso estas ankaŭ vizitindaj. Mi memoras, kiam mi portis grekan vizitanton al Denton kaj ni preterpasis la kontean kortumdomon. Li demandis al mi, kiu sekto konstruis tiun preĝejon, ĉu ortodoksa? Li tre surpriziĝis, kiam ni eniris kaj mi montris al li la kortumĉambrojn kaj klarigis, ke la domo ne nur estas la ĉefa juĝista domo sed ankaŭ la ĉefa administra domo de la kontea registaro. Ankaŭ la kortumdomoj de la konteo Parker kaj la konteo Fayette estas belaj kaj vidindaj.

[figure]
United Methodist Church en Freyburg en la konteo Fayette.

Malgraŭ tio, ke la internoj de la pentritaj preĝejoj vere estas lignaj, ili ne aspektas tiel. Saint Mary’s en High Hill ŝajnas havi marmorajn kolonojn. La pentrado estas tre bela kaj tre konvinka. Mi konas tiun preĝejon en High Hill. Kiel junulo mia avo helpis konstrui ĝin en 1906. Mi vizitis ĝin foje dum mia junaĝo. Vi povas imagi mian surprizon kiam, kiel dekkelkulo, mi unuafoje ekkomprenis, ke la kolonoj estas ne el marmoro, sed el pentrita ligno. Estas ankaŭ fierige vidi unuafoje familiajn nomojn en la vitraloj de la preĝejo. La altaroj, muroj kaj plafonoj en la katolikaj preĝejoj estas ellaborite pentritaj.

La pentritaj preĝejoj de kampara Teksaso estas konservendaj, same kiel la misiejoj en San Antonio kaj aliaj pli malnovaj urboj de Teksaso. Ni, kaj teksasanoj kaj ekster-teksasanoj, vizitu ilin kaj helpu konservi ilin.