Presita el Usona Esperantisto № 2015:4

Kurso en la urbo, kiu neniam dormas

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-25
[figure]
Kursoreklamo ĉe YouTube

Tre nekutima Esperanto-kurso okazis ĉi-jare en Novjorko. 12 elstaraj studentoj de la universitato de la Urbo Novjorko (CUNY), Macaulay Honors College (kie studas la plej elstaraj 0.33% de la studentaro) sekvis 10-tagan rekt-metodan kurson pri Esperanto en Majo-Junio 2015. La organizanto de la kurso estis Esther Schor: verkisto, poeto, profesoro ĉe la Universitato Princeton kaj ESF-konsilanto, kaj la instruisto estis Bill Maxey.

Tiu ĉi iniciato havis tri ĉefajn celojn: trovi manieron interesi kelkajn el la plej elstaraj gejunuloj en Novjorko pri lingvaj aferoj ĉe la sidejo de UN, veki scivolemon pri Esperanto antaŭ la apero de la libro de Esther Schor: Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language (“Ponto de Vortoj: Esperanto kaj la Revo pri Universala Lingvo”), kaj, laste, kunigi kaj kunlaborigi plej elstarajn studentojn el la kolegio. La kurso mem celis pruvi ke Esperanto estas konkreta kaj utila lingvo, forviŝi negativajn supozojn pri la lingvo kaj ties adeptoj, konatigi la strukturajn elementojn kaj la flekseblecon de la lingvo, montri ke Esperanto havas siajn kulturon kaj komunumon, kaj stimuli intereson pri plia studado kaj aliĝo al la komununo.

El 36 kandidatoj, la 12 plej taŭgaj studentoj estis elektitaj pro siaj akademiaj atingoj, bonfara agado, interesoj (internaciaj studoj, homaj rajtoj, lingvistiko, lingvo, literaturo) kaj la ebleco fariĝi influaj en siaj fakoj. La elektitaj studentoj ricevis malgrandan stipendion de ESF, kun la promeso antaŭprepariĝi per Lernu.net kaj ĉeesti almenaŭ 9 el 10 lecionoj.

La kurso okazis nur pere de Esperanto. Ĝiaj ĉefaj temoj estis monda problemaro, la hejmurbo de la studentoj (Novjorko), kaj la vivspertoj kaj interesoj de la partoprenantoj. Inter la vizitantoj de la kurso estis la antaŭa UEA- kaj ESF-prezidanto, verkisto kaj profesoro Humphrey Tonkin, la mondkonata reĝisoro Sam Green (The Universal Language kaj la poeto kaj eldonisto Ulrich Becker. La studentoj havis ankaŭ la okazon skajpi kun junaj esperantistoj tutmonde.

Ĉiuj partoprenintoj senescepte laŭdis Lernu!-on (“bonega”, “tre helpa”, “treege helpa”, “superhelpa”, “nekredeble helpa”, “fabela rimedaro”), kaj aparte aprezataj estis la vizitantoj, kiuj “donis al la kurso homan aspekton kaj pruvis ke E-o estas viva kaj tutgloba”, laŭ unu partoprenanto. Al la studentoj tre plaĉis la eblo aŭdi la lingvon, la poemoj, la malstreĉa kurs-strukturo, la atento al studentaj interesoj kaj opinioj, la diverseco de temoj kaj la tut-Esperanta etoso. “Mi laŭgrade enamiĝis kun ĝi kaj ankaŭ sentis emon apogi la Esperanto-movadon”, skribis unu el la finintaj studentoj.

La prezidanto de UEA kaj ESF-estrarano, Mark Fettes, prezentis tiun kurson dum la Tago de Lernado dum la UK en Lillo.

[Dankon al ESF pro la raporto. —Red.]