Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Murdo ĉe tendejo

Lasta ĝisdatigo: 2018-12-07
[figure]

Profesoro Elija Ŝibolet kaj lia bona amiko, Ŝerifo Angus Prenmon estis tendumantaj en bela arbara loko ĉe la rando de Blulageto. Post malstreĉa tago de fiŝkaptado ili apenaŭ estis manĝintaj vespermanĝon kiam subite aperis Simono Sinapo en ilia tendejo.

“Venu tuj, Ŝerifo!”, Simono kriis, anhelante. “Frank Sagisto estas murdita!”

La du tuj ekstaris kaj donis akvon al la juna viro.

“Kio okazis?”, demandis Prenmon.

“Venu kun mi.” Sinapo viŝis sian buŝon. “Mi … mi klarigos survoje.”

Dum la kvin-minuta marŝo al sia tendejo, Sinapo rakontis, kio okazis. “Antaŭ unu horo, kiam Frank kaj mi kuiris kafon, du viroj kun fusiloj eniris nian tendejon. Ni supozis, ke ili estas ĉasistoj, ĝis kiam ili celis nin per la fusiloj kaj postulis monon. Frank atakis unu viron, sed la alia batis lin per ŝtono. Ili ligis nin per ŝnuro kaj ŝtelis nian monon.

“Post iom da tempo mi finfine malligiĝis kaj tranĉis la ŝnurojn de Frank – li estis mortinta. Mi memoris, ke ankaŭ vi tendumas hodiaŭ, Ŝerifo, do mi serĉis vian tendarfajron.”

Ĉe la tendejo de Sinapo, la lerta okulo de Ŝibolet maltrafis nenion. La korpo de Sagisto kuŝis surdorse apud la fajro. Proksime al la kadavro estis sangokovrita ŝtono kaj kelkaj pecoj de ŝnuro. Unu metron for estis pli longa, netranĉita ŝnurpeco – supozeble tiu, kiu antaŭe ligis Sinapon.

En la komforta tendo estis du dormosakoj kaj dorsosakoj. Sur larĝa, plata ŝtono estis du paroj da teleroj kaj la kutimaj manĝiloj. La tasoj estis puraj kaj neuzitaj.

Ŝibolet stariĝis kaj paŝis al Prenmon kaj Sinapo. “Frank Sagisto mortis antaŭ unu horo, verŝajne pro bato al la kapo”, diris la profesoro.

Dum momenta paŭzo, la solaj sonoj estis la mallaŭtaj susurado de la ŝtala kafkruĉo kaj siblado de la kafo, kiu superbolis kaj gutis en la fajron sube.

Profesoro Ŝibolet rompis la silenton. “Tiu ĉi scenejo estas bone aranĝita, Sinapo. Sed vi faris unu kulpigan eraron.”

Kio estis la eraro? Se vi havas supozon, sendu nur unu solvon al redakcio (adresojn trovu en la kolofono) antaŭ la 15-a de Februaro. Inter la solvintoj ni lotumos $5-rabaton de la retbutiko.