Presita el Usona Esperantisto № 2020:3 (may-jun)

Ni strebas iri antaŭen

Lasta ĝisdatigo: 2020-07-01

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

Ni havas tiom multe, kion ni devas raporti al vi! Retaj balotiloj haveblas por elekti niajn novajn prezidanto, vicprezidanto, kaj estraranoj! La Landa Kongreso okazos rete! Raportoj de la kasisto estas haveblaj rete pli ofte por niaj membroj kaj gvidantoj de niaj fondusoj. Niaj novaj kandidatoj jam helpas nin dum niaj monataj estrarkunsidoj. Ni kreas gvidlibron por helpi estontajn aktivulojn. Ni havas usonan junulon, kiu kandidatiĝas por la estraro de TEJO denove. Ni aktivas je la nacia kaj internacia niveloj. Povas ŝajni, ke la mondo iras malantaŭen, sed ni ĉe Esperanto-USA strebas iri antaŭen!