Presita el Usona Esperantisto № 2020:3 (may-jun)

Pri okazigo de virtuala kongreso

Lasta ĝisdatigo: 2020-06-29

Jordon estas Kasisto de E-USA. Oni povas kontakti lin ĉe jordon ĉe kalilich punkto com.

[figure]

Kiam multaj el vi legos ĉi tiun rubrikon, Esperanto-USA jam havos sian unuan tute interretan Landan Kongreson. Neniu povus atendi antaŭ ses monatoj, ke tio estos necesa, sed tia ĝi estas.

Kiel vi eble scias, en la maloftaj okazoj kiam Usono aŭ Kanado gastigas la Universalan Kongreson, Esperanto-USA okazigas sian Landan Kongreson kiel serion de programeroj en tiu pli granda evento. Tion ni planis ankaŭ por 2020. Kiam UEA devis prokrasti UK-on, E-USA estis senkongresa, kio ne eblas. Laŭ nia statuto, ni devas okazigi ĉiujare po unu kongreso, en kiu interalie la voĉdonoj por la estrara balotado estas kalkulitaj.

Malgraŭ tio, ke la planado de fizika landa kongreso daŭras pli ol unu jaron, kelkaj estraranoj kaj volontuloj tuj alfrontis la defion organizi interretan kongreson en kelkaj monatoj. Ili devis reklami ĝin kaj trovi prelegontojn kaj helpontojn, sed ankaŭ demandi al si, “Kia estu tia evento?” Tion ili faras diligente, kun ankoraŭ ne multaj ekzemploj por imiti en aŭ ekster Esperantujo.

Kvankam la planado ankoraŭ ne finiĝis, mi devas danki tiujn, kiuj laboris por realigi ĉi tiun unikan eventon. Filipo Dorcas, Charlotte Burton, Chuck Mays, Fred Meyer, Paige Feldmann, Chloe Everhart, Alex Miller, kaj aliaj dediĉis sian tempon kaj energion por certigi, ke Usono havos brilan Esperanto-kongreson en tiu ĉi malluma jaro.