Presita el Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Literatura konkurso Poezio el ĉiuj ĉieloj

Lasta ĝisdatigo: 2020-05-19
[figure]

La organizo Sicilia Esperantista okazigas la konkurson Poezio el ĉiuj ĉieloj, pri poemoj en Esperanto kaj la itala lingvo. Bonvenaj estas poemoj de ajna temo, kaj ĉiuj rajtas partopreni.

La versaĵoj povos alveni en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj. Partoprenantoj sendu nur unu poeziaĵon ne pli longa ol 50 (kvindek) versojn entute, kune kun aliĝilo (vidu sube) al samideano ĉe hotmail punkto it. Verkoj devos alveni antaŭ la 31-a de Aŭgusto, 2020.

En la retejo de Sicilia Esperantista troviĝas aliĝilo kaj pliaj detaloj pri la konkurso.