Presita el Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Literatura konkurso Hristo Gorov – Hrima

Lasta ĝisdatigo: 2020-05-19
[figure]

Hristo Gorov – Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.

La konkurso estos por rakonto kaj eseo.

Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon.

La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu Esperantan alfabeton per supersignoj. Aŭtoro indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefonnumero kaj retpoŝtadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj, formato A4, la tiparo estu Times New Roman, 12-punkta.

La gajnintoj ricevos valorajn premiojn. Bonvolu sendi kontribuojn ĝis la 30-a de Septembro 2020 rete al modest ĉe abv punkto bg aŭ poŝte al: Georgi Mihalkov, Sofio – 1229, “Vrabnica” 1, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario.