Presita el Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Konkurso por nova ĵurnalisma talento

Lasta ĝisdatigo: 2020-05-26
[figure]

Okaze de la 40-jara ekzisto de la gazeto Monato, kaj por memorigi sian forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins, la revuo starigis la Premion Paul Gubbins por Nova Talento. Ĉiujare, kaj tiel longe ke restos mono en la fonduso kreita pro tiu ĉi celo, estos aljuĝataj ĉefpremio de 250 eŭroj, dua kaj tria premioj de 100 eŭroj kaj sep senpagaj abonoj de Monato.

Povas partopreni ĉiu persono, kiu bone regas Esperanton kaj kiu ne verkis por Monato en la lastaj kvin jaroj. Por partopreni la kandidatoj sendu tekston de minimume 500 kaj maksimume 2500 vortoj al nova_talento@monato.be.

La temoj, inter kiuj la kandidatoj povas elekti, estas:

  • La politiko, vivo, turismo aŭ historio de sia lando aŭ regiono
  • Ekonomio
  • Komputado
  • Scienco
  • Medio kaj ekologio
  • Lingvo

La redaktoroj decidos, surbaze de la lingva kaj ĵurnalisma talentoj de la aŭtoroj, kiuj artikoloj aperos en Monato. El tiuj la ĵurio, konsistanta el redaktoroj kaj eksteruloj, elektos ĉiujare la dek plej bonajn kaj atribuos al ilia aŭtoro la premiojn.

Por pli da informo, vidu la kompletan regularon.