Presita el Usona Esperantisto № 2017:6

Hazarda renkontiĝo

Lasta ĝisdatigo: 2017-12-31
[figure]

Kara redaktoro, mi pensis ke tiu ĉi rakonto amuzos vin. Ĝi estas tute vera krom la fina frazo.

Antaŭ multe da jaroj, kiam mi estis juna kaj aktiva, mi kaj mia amiko decidis grimpi la monton Helvelyn en la norda parto de Anglujo. Ne estis malfacile, sed tiun tagon estis densa nebulo.

Kiam ni preskaŭ atingis la supron, subite la nebulo malaperis. Ĉio ekaperis: la montoj, la arboj, kaj du gehomoj. Unu el ili portis verdan stelon.

“Saluton!” mi kriis al li.

“Saluton”, li respondis.

“Mi ĝojas vidi vin.”

“Kie vi loĝas?” … kaj tiel plu.

“Ni supreniros, kaj vi?”?

“Ni malsupreniros. Ĝis la!”

Mia amiko kaj la amikino de la alia esperantisto estis tiel mirigataj, ke ili ne povis paroli.

“Kiun lingvon vi parolis?” finfine demandis mia amiko.

“Esperanto”, mi respondis.

“Kio estas tio?”

Mi klarigis. Kaj li estis tiel interesita, ke hodiaŭ, li estas pli flua ol mi.