Presita el Usona Esperantisto № 2017:6

Ruth Kevess-Cohen

Lasta ĝisdatigo: 2017-12-31

En tiu ĉi rubriko ni intervjuas aŭ alimaniere prezentas niajn membrojn por reliefigi ties aktivecon kaj sukcesojn en Esperantujo.

[figure]

Dum longa tempo, Esperanto estis preskaŭ nekonata lingvo. Nur kelkaj lernis Esperanton, ĉar nur kelkaj eĉ sciis, ke Esperanto ekzistas. Nuntempe, centoj da lernantoj finas Esperanto-kurson ĉiumonate. Do kio ŝanĝiĝis?

La ŝanĝo estis la kurso de Esperanto ĉe Duolingo, kaj unu el la ĉefaj motoroj estas Ruth Kevess-Cohen. Ruth estas administranto de la Duolingo-kurso de Esperanto por parolantoj de la angla lingvo. Ŝi ankaŭ estas unu el la ĉefaj kontribuantoj al tiu kurso kaj unu administranto de la Facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners, kune kun tri aliaj karegaj esperantistoj.

Oni ne povas trograndigi la efikon de Ruth ĉe la esperantistaro hodiaŭ aŭ en la estonteco. Jardekon post jardeko, la Esperanto-movado kreskis nur malrapide. La gravaj aferoj de Esperanto-USA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj estis informi pri Esperanto. Hodiaŭ, danke al Ruth kaj ŝiaj kunlaborantoj, la Esperanto “arbo” (lecionaro) ĉe Duolingo havas pli ol miliono da lernantoj – kaj tiuj nur en la anglalingva kurso!

Sed ne nur tion ŝi faras. Ŝi laboras por lernantoj ankaŭ post kiam ili finas la Duolingo-kurson. Ŝi trovas, helpas, kaj kuraĝigas milojn da novaj esperantistoj per la forumoj ĉe Duolingo, afterduolingo.com, kaj Facebook. Ŝi respondas demandojn kaj helpas kunigi komencantojn kaj kompetentulojn.

Kiel diras Filipo Dorcas, “unue ni diris ‘ni semas kaj semas’; nun ni diru ‘ni rikoltas kaj rikoltas.’” Ni ĉe Esperanto-USA dankegas al Ruth kaj la tuta teamo de Duolingo. Pro ilia laborado, ni eniras novan epokon de Esperantujo!