Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

La soifa jaĥtisto

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-30
[figure]

En № 2017:1 aperis nia dua detektivo-enigmo. Kontraste al la unua enigmo, kiu allogis plurajn respondojn de niaj amatoraj detektivoj, la ĉi-foja lasis la redakcian keston preskaŭ tute malplena. Ĉu la krimo de Malliven estis tro ruza?

Prof. Ŝiboleto sciis, ke Malliven mensogis pri sia laŭdire senintenca mortigo de Robeĉjo. Sed kiel li sciis tion?

Leganto Rafael Nogueras (“Rafa”) lerte rimarkis la detalan priskribon de la kontuzoj sur la kadavro. “Se Robeĉjo estus batinta sian kapon kontraŭ la boatrandon,” rezonis Rafa, “li ne havus kontuzojn kaj en la antaŭo kaj en la malantaŭo de sia kapo.”

Nu, prave: unu bato kontraŭ boatrando ne kaŭzus du kontuzojn ambaŭflanke de la kapo, verŝajne. Sed memoru, kion diris Malliven: “Mi batis lin. Li frapis sian kapon kontraŭ la boatrando.” Efektive okazis du batoj, ŝajne de kontraŭaj direktoj. Do la duboj de Ŝiboleto kredeble rilatas al io alia … sed kio?

Leganto Douglas Zander rimarkis, ke Malliven “deprenis sian ĉapon por forviŝi ŝviton de la frunto.” Hmm! Se vere elĉerpiĝus la freŝa akvo antaŭ tri tagoj, Douglas rezonis, Malliven estus tiel soifega ke “li ne plu havus ŝviton por forviŝi.” Kaj ĝuste tion pensis ankaŭ Ŝiboleto. Pro siaj akraj okuloj, Douglas ricevos $5-rabaton de la libroservo. Gratulon!

Kaj dankojn al ambaŭ niaj ĉi-monataj partoprenintoj, ĉu ĝuste solvintaj la krimon aŭ ne. Ili ambaŭ sukcese diplomiĝas de la prestiĝa Detektiva Instituto de Esperanto-USA. Portu viajn ŝildojn fiere, karaj.