Presita el Usona Esperantisto № 2012:6

Forpasis Dori Vallon-Wheeler

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28
[figure]
Dori Vallon-Wheeler

Dori Vallon-Wheeler, dumviva membro de Esperanto-USA kaj AAIE, mortis la 2-an de Novembro en Millbrae, Kalifornio. Ŝi estis 86-jaraĝa. Dori multe donacis al Esperanto-organizaĵojn kaj subtenis diversajn projektojn.

Ŝi verkis poemojn en Esperanto, interalie La Kialo Estas, kiu aperis en Esperanta Antologio — Poemoj 1887-1981 redaktita de William Auld.

Ekster Esperantujo, Dori estis dum multaj jaroj profesia instruisto. Ŝi instruis infanojn en lernejo apud Sanfrancisko, kaj de Septembro 1989 ĝis Marto 1990 ŝi instruis la anglan en Ĉinujo.

Dori ofte ĉeestis Esperanto-aranĝojn, kaj aparte rimarkinde, ŝi partoprenis en ĉiu Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ekde ĝia estiĝo en 1969, ĝis 2010. Dum ŝia antaŭlasta NASK en 2009 ŝi estis agnoskita kiel la plej longdaŭra partoprenanto. Ŝi lastfoje ĉeestis la Landan Kongreson de Esperanto-USA en Emeryville en 2011. Ni, kiuj konis ŝin, ĉiam memoros ŝian grandan rideton kaj oftan ridon, kaj ni forte sentos ŝian mankon.