Presita el Usona Esperantisto № 2012:6

Forpasis Donald Broadribb

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28

Donald Broadribb forpasis la 13-an de Oktobro. Li naskiĝis en Usono en 1933, kaj loĝis en Aŭstralio ekde 1974. Broadribb studis filozofion, teologion kaj lingvosciencon en Usono kaj Aŭstralio kaj psikanalizon en Svislando. Li esperantistiĝis en 1946 kaj membriĝis en UEA en 1950. Li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn en Usono kaj Aŭstralio, fondis diversajn revuojn, kaj tradukis famajn verkojn de multaj aŭtoroj, inkluzive de Platono, Lewis Carroll, L. Frank Baum kaj George Orwell, inter aliaj.