Presita el Usona Esperantisto № 2012:1

Vjetnamaj diplomatoj vizitas vaŝingtonan E-grupon

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Vaŝingtono, D.K. — Vjetnamaj diplomatoj Hai Nguyen kaj Pham Tung ĉeestis la Zamenhof-bankedon de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono (ESK) la 9-an de Decembro.

Hai Nguyen, ĉefo de la politika fako de la vjetnama ambasado en Usono, alparolis la bankedanaron, priparolante ne nur Esperanton en Vjetnamujo, sed ankaŭ la kreskadantajn rilatojn inter sia lando kaj Usono. 

Hai mem naskiĝis en 1975 – en la sama jaro kiam la usona-vjetnama milito finfiniĝis – do, li diris, la milito kun Usono ne obsedas lin, nek la multegajn aliajn vjetnamojn de lia generacio. Ĉi tio estas lia unua posteno ekster Vjetnamujo, kaj li diris ke li estas sufiĉe kontenta akiri laboron ĉe la vaŝingtona ambasado – oni devas multe konkuri por kapti tiun postenon, li raportis. 

Anstataŭ ambaŭflanka rankoro, li diris, niaj landoj pli konsideru kaj emfazu faktojn kiel:

  • Usono nun estas la plej granda interŝanĝada partnero de Vjetnamujo – kaj, kontraste al Ĉinujo, Usono ne suferas interŝanĝan deficiton kun tiu lando.

  • Usonaj kompanioj investas pli kaj pli da centmilionoj da dolaroj en Vjetnamujo.

  • Usonaj mararmeaj ŝipoj nun bonvenigite vizitas la havenon de Golfeto Cam Ranh, antaŭa sovetia bazo.

Esperanto unuafoje venis al Vjetnamujo sufiĉe frue – en 1897, kun la francoj, Hai rakontis, sed iom post iom ĝi enradikiĝis en la landon ne kiel kolonia elemento, sed propravalore. Ho Chi Minh mem eklernis Esperanton ekde 1914, li diris, dum vizito al Anglujo. Kiam Vjetnamujo deklaris sian sendependecon en 1945, Ho konvinkis la radioreton Voĉo de Vjetnamio komenci sendadi ankaŭ en Esperanto.

En 1957, Vjetnama Esperanto-Asocio vivantiĝis, kaj poste sekvis diversaj internaciaj kaj regionaj kunvenoj, lokaj grupoj, kaj, finfine, en 2012, la unua Universala Kongreso de Esperanto en Vjetnamujo. Ĝia temo estos Esperanto: Ponto al Paco, Amikeco kaj Evoluado.

Hai certigis nin ke la amikema vjetnama esperantistaro varme bonvenigos usonajn samideanojn. Persone, li malkaŝis, kiel diplomato, precipe imponas lin Esperanto. “Ĝia spirito estas tiom nobla”, li diris. “Ĝi servas kiel ponto inter nacioj.”