Presita el Usona Esperantisto № 2012:1

Kia neŭtraleco?

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

“Nu, Esperanto estas sufiĉe bona ideo, sed la esperantistoj, ho … kiel enuigaj! Ili parolas pri nenio krom Esperanto mem!”

Similajn plendojn mi foje aŭdas; eble ankaŭ vi. Ne indas rebati ilin ĉi tie; abundas facile troveblaj kontraŭekzemploj kie oni uzas Esperanton por trakti diversajn temojn krom la lingvo mem.

Aliflanke, ni ja emas konversacii pri nia kara lingvo, ĉu ne? Kompreneble, ĉar Esperantujo enhavas tiel multajn aferojn diskutindajn. Krome, kun kiuj aliaj ni babilu pri furora libro aŭ albumo en Esperanto? Al kiuj ni faru harfendajn demandojn pri la akuzativo? Nur al aliaj esperantistoj, nature. Aparte dum renkontiĝoj, disa komunumo profitas la okazon por paroli pri temoj komunaj. Al observantoj kiuj ne konscias pri la riĉeco de Esperantujo (aŭ kiuj simple malestimas ĝin), povas ŝajni ke ni tro ofte nur “rigardas la proprajn umbilikojn”.

Ĝuste tial, mi strebas aperigi en UE artikolojn pri diversaj temoj “ekster” Esperantujo. Multaj artikoloj en la gazeto ja rilatas al Esperanto mem, ĉar unu ĉefa rolo de nia asocio estas prizorgi la kulturon. Tamen, almenaŭ laŭ mi, nia gazeto ne nur informu pri Esperanto; ĝi ankaŭ esploru temojn per la lingvo.

Estas tamen ia tubero en tiu afero. Same kiel multaj aliaj Esperanto-asocioj, Esperanto-USA restas nepre neŭtrala. Ni volas ke homoj de diversaj opinioj sentu sin bonvenaj en nia rondo, do ni strebas ne favori ajnan pozicion rilate al disputataj temoj kiel religio aŭ politiko.

Prave kaj saĝe: ni ja restu neŭtrala – kiel asocio. Foje ne estas sufiĉe klare, tamen, ĝuste kie devus situi la limo inter asocio kaj individuo. Ekzemple: ĉu niaj membroj ne uzu Esperanton por diskuti disputatajn temojn? Ĉu ili ne tuŝu tiajn temojn en nia gazeto?

Efektive, rilate al la gazeto, nia statuto ja limigas la amplekson de temoj akcepteblaj:

§1103. No material of political, religious, ideological, or tendentious nature shall appear in the organ unless the subject clearly pertains to the language problem.

Redaktante, do, mi ĉiam strebas resti fidele neŭtrala. Kiel severe mi interpretu la statuton, tamen? La sferoj de politiko, religio, kaj “ideologio” etendiĝas preskaŭ ĉien. Ĉu en UE vere aperu neniaj materialoj kiuj tuŝas religion, politikon, aŭ la nebulan “ideologion”?

Aparte rimarkinda en la statuto estas la malofta angla vorto tendentious, adjektivo por “io aŭ iu kiu esprimas aŭ intence disvastigas vidpunkton – aparte vidpunkton disputatan”. Nu, gazeto kiu vere evitus ĉion tian restus sensuka, sengusta, kaj – kiel oni foje plendas pri esperantistoj – enuige unutona. Ĉu ne?

Kia estu justa redaktista politiko? Venontnumere mi priskribos provizoran aliron, kiun mi ĝis nun provas sekvi. Kion opinias vi pri tiu demando? Viaj pensoj estas, kiel ĉiam, bonvenaj.