Presita el Usona Esperantisto № 2012:1

Longa kargotrajno

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29
[figure]

Kuris tre longa kargotrajno. Ĝi ektransiris sur ferponton, kies longeco estas 380 metroj. Por komplete transpasi necesis ekzakte 1 minuto. Baldaŭ ĝi eniris en tunelon, kies longeco estas 1430 metroj, je la sama rapideco. Tiufoje necesis 2 minutoj kaj 10 sekundoj de ĝia ekeniro ĝis plena eliro. Kiom estas la longeco, kaj kiom estis la rapideco de tiu trajno?

Vilĉjo Harris prezentas al ni alian enigmon el la libro Gimnastiko por Cerbo de Tacumi Hirosi, havebla ĉe la libroservo. Ne sendu vian solvon al la redakcio! La krucvortenigma konkurso revenos venontnumere, kune kun la solvoj de ĉi tiu enigmo kaj la lastnumera krucvortenigmo.