Presita el Usona Esperantisto № 2012:1

Nova vojo por Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Jen teksto de la festparolado kiun prezentis d-ro Tonkin okaze de la 59-a Landa Kongreso de Esperanto-USA, en Emeryville, Kalifornio.

[figure]

En la libro What I Saw (“Kion mi vidis”), kolekto de artikoletoj pri Berlino en la intermilita periodo de la juda ĵurnalisto Joseph Roth, Roth rakontas pri homo, kiu en la 1920-aj jaroj estis liberigita el karcero post kvardek jaroj de mallibero. Li revenis al mondo tute alia ol tiu, kiun li forlasis: aŭtomobiloj, telefonoj, motoraj aŭtobusoj, aviadiloj, filmoj, radio, elektra lumo – stratoj tute aliaj ol tiuj, kiujn li memoris el pli frua epoko; informoj, kiuj flugas de loko al loko; la homaj rilatoj profunde ŝanĝitaj. Li apenaŭ povis rekoni sian ĉirkaŭaĵon.

En neniu alia tempodaŭro de simila longeco okazis nek okazas tiaj ŝanĝoj en la ĉirkaŭaĵo kiaj okazis inter la jaroj 1880 kaj 1920. Ilin akompanis profundaj ŝanĝoj en la homaj kredoj: unue granda optimismo kiam novaj eltrovaĵoj malfermis novajn vojojn al la homoj: Esperanto estis unu produkto de tiu periodo de optimismo; due, post la skuo de la Unua Mondmilito, tamen espero, ke eblos krei pli bonan mondon: Lanti kaj lia socia vizio estis produktoj de tiu periodo; Privat kaj lia kredo je internaciaj organizaĵoj kiel garantiiloj de la paco estis ankaŭ tia produkto.

Hodiaŭ, la komunika revolucio havas pli subtilajn eĉ se simile profundajn ŝanĝojn. Ili ne tiel efikas la aspekton de la stratoj: la aŭtomobiloj kaj aŭtobusoj eble ŝanĝis sian stilon en kvardek jaroj, sed ili restas aŭtomobiloj kaj aŭtobusoj. Ankoraŭ oni uzas elektrajn lumojn. La ŝanĝoj okazis kaj okazas en la maniero laŭ kiu la individuo frontas la mondon:

  • Interreto ebligas formiĝon de komunumoj malgraŭ fizikaj distancoj, tiel ke homoj povas samtempe alproprigi plurajn identecojn.

  • Homoj tekstas inter si; ili pepas; ili per Facebook formas amikajn rondojn. iPhone, Droid kaj similaj eltrovaĵoj ebligas poŝan kunporton de komunikaj eblecoj kun la tuta reta mondo.

  • Se retmesaĝoj imitas leterskribadon, do esence estas formo de tuja leterado, tekstado kaj pepado rompas definitive la formon kaj ĝenron de leteroj.

  • Tekstado fakte estas formo de perskriba parolado, do ia hibrido inter parola kaj skriba lingvaĵo.

  • iTunes esence detruis la koncepton de arigo de muzikpecoj en albumojn.

  • Nun la alveno de e-libroj komencas malkonstrui niajn nociojn pri libroj. Libroj havas difinitan longecon kaj difinitajn formojn ĉar ili devas esti presataj kaj vendataj; sed tiaj limigoj ne validas ĉe elektronikaj tekstoj.

Estas malfacile prognozi kiel la homoj pensos kaj agos kaj organizos siajn pensojn en tiu ĉi nova mondo. La malnovaj certecoj malaperas; aperas multe pli granda fluideco de formoj.

Post la Dua Mondmilito, dum mallonga momento ekestis denove espero pri paca mondo. Eleanor Roosevelt uzis tiun momenton por ebligi verkadon de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj; Lapenna uzis ĝin por kampanji por Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Dum la jaroj de malkoloniigo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj oni supozis, ke per lingvoplanado eblos enkonduki efikan lingvan komunikadon en novaj ŝtatoj. La esperantistoj imagis, ke eble la diversaj ŝtatoj racie decidos instrui Esperanton en siaj lernejoj.

Hodiaŭ, eĉ tiuj landoj, kies konstitucioj garantias homajn rajtojn, emas argumenti, ke tiuj samaj rajtoj ne aplikiĝas al necivitanoj, do, ke ili ne estas universalaj sed nur kondiĉaj. Fakuloj trovis, ke ŝanĝi la lingvan konduton de la homoj estas multe pli komplika ol antaŭe ĝi ŝajnis. Kaj eĉ esperantistoj ne kredas, ke racio regos inter la nacioj kaj kondukos ilin aŭtomate al Esperanto. Ĉio fariĝas pli necerta, pli konfuza.

Kiel ni rilatu al tiuj grandegaj ŝanĝoj? Kiel la esperantistoj funkciu en tiu fluida mondo?

Kelkaj aspektoj eĉ helpas nin. Se la relative unuanimeco pri la graveco de homaj rajtoj malaperis, inter tiuj kiuj tamen konsideras ilin gravaj regas pli granda malfermiteco al redifinoj. Oni pli bone komprenas, ke lingvaj rajtoj gravas, kaj ke misuzo de lingvoj kiel instrumentoj de potenco estas neakceptebla.

Kaj la fluideco de pensado kondukis al tio, ke oni komencas kompreni, ke lingvoj ne konsistas nur el firmaj normoj, sed ke ili estas grandaj faskoj de variantoj, kaj eĉ ke unu lingvo miksiĝas kun siaj najbaroj en plej diversaj manieroj; oni komencas kompreni, ke eĉ Esperanto estas “vera” lingva fenomeno, kiun oni traktu same serioze kiel oni traktas aliajn lingvajn fenomenojn.

Se la nova fluideco de pensado igas ankaŭ Esperanton akceptebla, la elektronika revolucio en si mem eksmodigis kaj senefikigis la malnovajn organizajn strukturojn, kiujn la esperantistoj kreis en la fruaj jaroj de la lingvo kaj utiligas ĝis hodiaŭ. Iam ni bezonis Esperanto-organizaĵojn por ligi la esperantistojn per gazetoj kaj per retoj de lokaj kluboj kie oni povis aŭdi kaj paroli la lingvon. Esperanto-organizaĵoj eldonis librojn kaj organizis kongresojn. Vizaĝalvizaĝa komunikado ankoraŭ gravas, sed nun oni povas sidi hejme kaj aŭskulti la lingvon, aŭ per Skajpo konversacii trans longaj distancoj, aŭ spekti filmitajn Esperanto-konversaciojn. Tekstojn, eĉ tutajn librojn kaj tutajn vortarojn, oni povas trovi ĉe la reto. Kluban vivon oni povas sperti virtuale. Ankoraŭ ekzistas rolo por Esperanto-institucioj, sed ĝi profunde ŝanĝiĝis.

Ĉi tie en Emeryville la estraro de ESF pridiskutas tiujn alternativajn formojn de organiziĝo kaj jam faras grandajn paŝojn por rekoncepti la organizajn formojn de la Esperanto-movado. Jam de jaroj, fakte, ESF faras tion. Lernu.net, la retpaĝaro por lerni Esperanton, estas unu ekzemplo de tiuj novaj organizaj formoj. ESF komencis subvencii ĝin antaŭ proksimume kvin jaroj. Hodiaŭ ĝi fariĝis ne nur loko kie oni povas lerni Esperanton sed tuta komunumo de Esperanto-uzantoj. Lastatempe Lernu festis akiron de sia centmila registrita uzanto. Tiu estas senprecedenca atingo. Komprenu pri kio temas: oni povas viziti kaj uzi la paĝaron sen registriĝi – sed centmil homoj faris plian paŝon: ili anoncis sian pretecon fariĝi anoj de tiu komunumo. Pli ol dekdu mil el tiuj centmil homoj loĝas ĉi tie en Usono – la lando kun la plej granda nombro de registritaj uzantoj. En tiu senco, Lernu estas la plej granda Esperanto-organizaĵo en la mondo, kaj la plej granda en Usono. Necesas konstrui sur tiu larĝa fundamento.

Nun ESF esploras kiel ligi al Lernu diversajn Esperanto-spertojn – fizikajn renkontiĝojn de uzantoj, ekzemple ligojn inter Lernu kaj NASK – tiel ke NASK fariĝu ne nur fizika kursaro, sed kombino de ĉeestaj kaj distancaj spertoj. Surbaze de la strukturo Lernu, eblus krei diversajn servojn por esperantistoj. Per reklamado, vendoj kaj varbo de donacoj, eblus krei fluon de enspezoj por financi pliajn larĝigojn de la strukturoj kaj varbadon de eĉ pli da uzantoj.

Estas malfacile fari tiujn novajn kaj esencajn paŝojn per tradiciaj Esperanto-organizaĵoj regataj de siaj membroj, ĉar ne povas okazi ŝanĝoj sen la konsento de majoritato de membroj kaj tiaj organizaĵoj kutime ne estas pretaj forlasi siajn kutimojn kaj tradiciojn. Pro tio oni bezonas novigajn strukturojn, ekster la normalaj asocioj, kiuj povas eksperimenti per novaj organizaj formoj. Tia organizaĵo estas ESF.

En Emeryville ankaŭ okazos kunveno pri la laboro de esperantistoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Ni kreis novan organizaĵon, Esperanto por UN, kiu celas eduki esperantistojn pri la laboro de UN kaj informi UN pri la pretendoj de Esperanto. Ni ne celas, ke UN mem simple akceptu Esperanton, sed unue, ke ĝi rekonu la rolon de lingvoj en la homaj interrilatoj kaj la principon de lingva justeco kaj lingva demokratio. Ni argumentas, ke en tiu senco Esperanto estas alternativo al lingva hegemonio – al la superrego de unu nacia lingvo super aliaj lingvoj.

Mi volas fini fakte per ĝuste tiu ideo, kiu konsistigas novan vojon por Esperanto. La procedoj de tutmondiĝo donas ĉiam pli fortan rolon al la angla lingvo. Neparolantoj de la angla devas investi siajn rimedojn por kompetentiĝi pri la angla. Anglalingvanoj ĝuas grandajn avantaĝojn en la komerco, la scienco, kaj la politiko. Sed tion farante ili perdas sian perspektivon pri la mondo – mondo bela kaj bunta, mondo multlingva kaj varia, mondo multkultura. Nur Esperanto, kiu traktas ĉiun homon egale kaj donas al ĉiu homo voĉon, prezentas elteneblan alternativon al tiu lingva superrego. Ni ne venkos kontraŭ la potenco de la angla lingvo, eĉ se ni volus tion fari. Sed ni ja povas proponi Esperanton kiel lingvon de monda civitaneco, lerneblan paralele kun aliaj lingvoj kaj uzeblan kiel simbolo de toleremo kaj respekto.

Oni ofte atentigas, ke kiam okazas grandaj teknologiaj ŝanĝoj, postlamas la spiritaj ŝanĝoj en la homoj. Zamenhof, dum aliaj inventis la petrolan motoron aŭ lernis flugi, proponis spiritan ŝanĝon, kiu akompanu la teknologiajn ŝanĝojn. Sen moderna transportado, ne okazus la kongreso en Bulonjo-sur-maro kaj ne ekestus internacia Esperanto-movado. Hodiaŭ, por akompani la ŝanĝojn en la komunika teknologio, kaj la rezultajn ŝanĝojn en la konservado kaj disvastigo de scioj, ni denove proponas spiritajn ŝanĝojn en la homaro per Esperanto, la alternativa lingvo. Ĝia voko flugos de loko al loko per flugiloj de la reto, per Skajpo, per pepado, per tekstado – teknikaj ŝanĝoj, kiuj jam donas novan impulson al Esperanto. Mi esperas, ke vi subtenos tiujn novajn, revoluciajn alirojn al nia jam hardita lingvo. Esperanto formu investon en nia estonteco, klopodon krei pli justan mondon. Se iam ajn nia suferanta mondo bezonus tian novan perspektivon, tiu tempo estas la hodiaŭa tempo.