Presita el Usona Esperantisto № 2011:1

Estas malfacile trovi vojon kaj belan kaj fidelan

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

En ĉi tiu rubriko ni prezentas tradukdefiojn por vi. Leginte viajn tradukojn, ni faros resumon de la plej bonaj provoj kaj sukcesoj, kune kun komentoj kaj reagoj pri kelkaj malpli sukcesaj rezultoj.

Nia defio pri E. E. Cummings ŝajne estas ja defia, aŭ eble fortimiga … venis nur kvar tradukoj de la poemo, kiuj tamen estas tre indaj provoj kaj meritas diskuton kaj analizon. Ni esperas ke eble kelkaj aliaj provis, eĉ se vi finfine rezignis kaj nenion sendis por la rubriko.

Leviĝas ĉi-rilate grava demando, ĉu entute eblas redoni poemon el unu lingvo en duan lingvon. Kiam temas pri rakonto, certe oni povas rerakonti en la cel-lingvo kaj la leganto povas sekvi la intrigon kaj ĝui la historion. Sed poemo estas formo tute alia. Ĝi estas pli arta, sekvas malsamajn regulojn aŭ principojn, kaj uzas lingvon ne tute kutime. En poemo, ofte apartaj vortoj entenas simbolojn, historiajn nuancojn aŭ faktojn, aŭ ili ligiĝas pro longa uzado kun konataj fenomenoj. Pensu, ekzemple, pri la angla vorto Dixie. Oni povas traduki ĝin esperanten per la Sudo, la Sudlando, suda Usono, ktp, sed neniu ebla elekto redonas la senton – kaj kaŭzas la reagojn – de la angla vorto.

Sur niaj librobretoj troviĝas granda kaj impona volumo, World Poetry (Norton, 1998). 1238 paĝoj de poemoj el multege da landoj kaj lingvoj, kaj diversaj epokoj. Ĉiuj en angla traduko. Nu, kiam oni legas la poemojn, ĉu oni eĉ konscias pri la formoj aŭ efikoj de la originaloj? Ĉu oni havas saman reagon kiel la nacilingvaj legantoj? Ĉu poemo egale trafas en la angla, kiel ĝi trafis unue? Kiel oni eĉ taksus tion? Se mi ne scipovas la ĉinan, mi ne povas kompari la tradukon kun la ĉina originalo – mi devas komplete fidi je la tradukisto. Kaj vere, ni kredas ke la emocia reago al tia traduko plej verŝajne lamas pro la malligiĝo for de la fontolingvo kaj fontokulturo.

Eble sama problemo ne tiomas por ni, esperantistoj, kiuj en tiu ĉi rubriko tradukas el konata fontolingvo al konata cellingvo.

La usona poeto E. E. Cummings, verkinto de la ĉi-monata defio, uzas tiun konatan fontolingvon tre nekutime. Rolvortetoj rolas kiel substantivoj. Forestas majusklaj literoj kaj interpunkcio. (Eble pro tio, la lingvaĵo de Cummings similas certajn neanglajn lingvojn.) Kutimaj adjektivoj kiel juna kaj varma kaj densa havas nekutimajn partnerojn – kiel sonorilo povas esti juna, aŭ krio varma kaj densa? Cummings ankaŭ tre atentas sonon en siaj poemoj, uzante ne nur rimadon fine de la linio, sed interne. Ĉio ĉi kreas densan kaj riĉan lingvodefion, kaj ni dankas al RW, KG, HF, and CW pro iliaj provoj.

El inter la kvar provoj aperis du “skoloj”. La unua sekvis pli proksime la vortojn de Cummings, fojfoje permesante la rimon malaperi aŭ solvante per adasismo. (Jen alia defio por esperantisto-poeto – ne ĉiuj rimoj estas egalvaloraj!) La dua skolo pli fore vagis de la originala teksto por trovi pli taŭgajn rimojn aŭ frapajn simbolojn.

Ekzemple, ĉe la fino de la unua strofo, troviĝas la frazo with the word love underlined. En unu tradukprovo ni trovas la vorto amo substrekita (rimas kun forĵetita). En alia, ni trovas la vorton am’ emfazas stelo (rimas kun ŝelo). Stelo certe estas grava simbolo al esperantistoj, kaj uzante tiun vorton, la tradukinto ekvekas tute novan aron de signifoj. La tradukinto tiusence kreas novan poemon el la materialo, kiun unue prezentas Cummings, kaj tiu poemo povas esti pli riĉa por esperantistoj, ol por anglalingvanoj. Kiun aliron vi preferas?

La dua strofo de la poemo prezentas serion de adjektivoj: a warm thick scream and a keen cold groan. Iuj tradukintoj uzis la vortofaran povon de Esperanto kaj kreis kunmetaĵojn kiel varmpezafridakra, dum aliaj uzis varma dika kaj akra frosta. Ĉu varmpeza egalas al varma peza, aŭ ĉu la iliaj priskribaj efikoj estas samaj?

En la dua strofo troviĝas du anglalingvaj vortoj, kiuj ne troviĝas same unuvorte en Esperanto. Temas pri gadget kaj gangster. Gadget estas ne nur ilo aŭ aparato aŭ maŝino (sufiĉe neŭtralaj vortoj) sed maŝino neesenca aŭ bagatela. Oni ne trovas gadgets en fabriko, sed en la kuirejo, por fari tre specifan taskon, aŭ en la poŝoj de riĉuloj. Same, gangster ne estas ajna krimulo, sed aparta speco de krimulo, kiu havas la propran tradicion. Ĉu tiuj kromsignifoj tre gravas por la poemo de Cummings, aŭ ĉu Cummings elektis ilin ĉefe pro la ripeta “g”-sono? Ĉu la poemo multon perdas ĉar la tradukintoj elektis ĝeneralajn vortojn kiel ilo kaj kanajlaro? Ĉu necesas neologisme krei gangstero? Ĉu gaĝeto?

En la originala poemo, la gadgets purred. Tri el la kvar uzis zumis por purred, kiu ne estas aparte frapa. Maŝino ofte zumas – la apudmeto ne estas stranga, kiel en la originala. Unu tradukinto tamen elektis ronroni anstataŭ zumi – la rezulto havas la saman frapan kontraston de karno kaj komputilo kiel en la originalo.

La tria frazo entenas la frazon the old vine twined – mem komplika interrilato de sonoj reeĥaj kaj kontrastaj. Tri tradukistoj donis, respektive, pravito tordita, maljuna vit’ serpentis, kaj vito kreskis vinde. Kvara parolis pli svage, pri kadukeco iam aminda. Ĉiuj provoj havas meriton, sed kiu plej sukcesas?

La lasta linio prezentas apartan defion. As [x] as you’ll find estas ofta anglalingva parolturno, kiu malofte rilatas al trovo aŭ malkovro, sed signifas simple tre [x]. Sed ĉi tie Cummings metas ĝin kontraŭ la vorto lost por krei la paradoksan-sed-kompreneblan as lost as you’ll find. Ĝi estas genia linio, kaj la tradukintoj provis redoni ĝin diversmaniere. Iuj ne provis aŭ povis kapti la duoblan signifon kaj elektis la simplan estas tute perdita. Alia uzis la iom peza sed frapa tiel perditas kiel troveblas. Se mankas perfekta solvo, kion fari? Ĉu meti piednoton, ĉu simpligi la frazon? Ĉu elekti la vojon fidelan sed malbelan, aŭ belan sed malfidelan, neniun perfektan? Jen la eterna problemo de la tradukarto, kaj la fojfoja apero de bonegaj solvoj estas la granda feliĉo de tradukisto.

Ni sube prezentas du tradukojn de la poemo de Cummings. Ambaŭ kaptas la liniofinajn rimojn – la unua per pli fidelaj sed adasismaj elektoj; la dua, per pli vasta interpretado de la originala poemo.

De RW:

jen homa haŭto forĵetita
kun fotografaĵo
tenita en la duono
de mano kaj la vorto
amo substrekita

jen knabino mense mortinta
kun varma dika kri’
kaj akra frosta ĝem’
dum la iloj zumis
kaj la krimular’ estis manĝinta

jen surda muta preĝejo blinda
kun se en sia spirito
kaj truo en sia vivo
kie la juna sonorilo sonis
kun pravito tordita

jen hundo de ras’ ne rekonita
kun blanka okulo
kaj nigra okulo
kaj ties okulparo
estas tute perdita

De HF:

jen eluzita homa ŝelo
kun fotoĉifon’ en manoduon’
kie la vorton am’
emfazas stelo

jen knabin’ kiu mortis mense
kun varmpeza kriĉ’
kaj fridakra ĝem’
dum manĝis gangster’
kaj maŝin’ zumis dense

jen surdmutas kirko blinde
kun “se” en la anim’
kaj truo en la viv’
kie iam sonis sonoril’
kaj vito kreskis vinde

jen ia nekonata hundo
kun blanka okul’
kaj nigra okul’
el okul’ de l’ okul’
senespera profundo

Por la venonta defio, ni elektis prozaĵon verkitan de rusa/usona verkisto Vladimir Nabokov el My English Education (1967):

The kind of Russian family to which I belonged — a kind now extinct — had, among other virtues, a traditional leaning toward the comfortable products of Anglo-Saxon civilization. Pears’ Soap, tar-black when dry, topaz-like when held to the light between wet fingers, took care of one’s morning bath … “We could not improve the cream, so we improved the tube,” said the English toothpaste. At breakfast, Golden Syrup imported from London would entwist with its glowing coils the revolving spoon from which enough of it had slithered onto a piece of Russian bread and butter. All sorts of snug, mellow things came in a steady procession from the English Shop on Nevski Avenue: fruitcakes, smelling salts, playing cards, picture puzzles, striped blazers, talcum-white tennis balls.

Bonan tradukadon!