Presita el Usona Esperantisto № 2011:1

Vortaroj, vortaroj, vortaroj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

Al lernanto de Esperanto kiu jam amasigis al si bazan vortstokon kaj kapablas vortfarade ĵongli per radikoj, prefiksoj kaj sufiksoj, povas ŝajni ke vortlernado ne plu estas necesa. Tamen, granda parto (iuj dirus, la plej granda parto) de lingvolernado estas vortlernado, kaj esperantisto kiu ĉesas lerni novajn vortojn vere malhelpas sian progreson en la lingvo. Feliĉe, la Interreto provizas nin per multaj vortlerniloj, inkluzive de bonaj vortaroj. Ĉi-sube, mi konigos al vi kelkajn interrete uzeblajn vortarojn kiujn mi trovas aparte utilaj.

En mia lasta artikolo, mi menciis la vortaron ReVo. Se vi ankoraŭ ne vizitis ĝin, vi nepre faru tion. Bazite sur la Plena Vortaro, la Reta Vortaro estas ampleksa, traserĉebla vortaro kiu enhavas kaj difinojn en Esperanto kaj tradukojn en multajn lingvojn. Ĝi kutime estas la unua vortaro kiun mi konsultas kiam mi renkontas nekonatan vorton en Esperanta teksto.

Lernu! meritas tutan artikolon pri siaj tre diversaj rimedoj por parolantoj de Esperanto, sed ĉi tie mi limigos min al priskriboj de du vortaroj. En la hejmpaĝo de la retejo, estas sufiĉe bona multlingva vortaro. Ĉi tiu vortaro uzas malpli komplikan lingvaĵon ol Reta Vortaro, do ĝi estas aparte taŭga por komencantoj, sed ankaŭ pli spertaj esperantistoj povas ĉerpi utilon el ĝi. Ĝi enhavas almenaŭ kelkajn vortojn kiuj ne troviĝas en Reta Vortaro, do se vi ne sukcesis trovi iun vorton tie, indas serĉi ĝin ankaŭ ĉe Lernu.

Tre valora estas ankaŭ la Bildvortaro de Lernu!. Tie, oni povas lerni multege da vortoj helpe de bildoj. Se oni alklakas la kategorion pri la kuirejo, ekzemple, oni vidas bildon de tipa kuirejo kun ciferoj apud la tieaj objektoj. Kiam oni movas la muskursoron al cifero, la Esperanta nomo de la apuda objekto aperas. Per la Bildvortaro, oni povas rapide lerni multajn vortojn kiuj rilatas al iu specifa temo.

Kiam vi volas lerni pri-komputilajn terminojn, vi iru unue al Komputeko. Malgraŭ tio, ke ĝi ne enhavas difinojn, ĝi estas vere uzinda. Aldone al tradukoj de tre multaj terminoj, troveblas tie ligiloj al pliaj rimedoj.

Uzante tiujn ĉi vortarojn, vi ĉiam memoru taksi mem la fidindecon de la informoj kiujn vi trovas. Neniu vortaro estas perfekta, kaj ili ofte enhavas misajn difinojn, evitindajn vortojn, kaj aliajn fuŝaĵojn. Indas kompari informojn el pluraj fontoj; se iu vorto estas same difin-ita aŭ tradukita en kelkaj vortaroj, tiuj difinoj aŭ tradukoj probable estas ĝustaj. Mi esperas, ke helpe de tiuj ĉi vortaroj vi sukcesos vorte pliriĉigi vian uzon de Esperanto.

Lastatempe aperis ankaŭ la nova Simpla Vortaro, kiu prezentas facilan interfacon al la bonega Reta Vortaro menciita supre, kun serĉilo kiu inteligente apartigas kunmetitajn vortojn; jen aparte utila ilo por lernantoj. —Red.