Presita el Usona Esperantisto № 2011:1

La Valo de Morto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31
[figure]
Malgraŭ la malglateco, Larry pretas ludi ĉe la “Golfludejo de la Diablo”.

Anna kaj mi vizitis multajn naciajn parkojn en la okcidenta parto de Usono kaj ili plejparte enamigis nin. Plej lastatempe ni vizitis la parkon Valo de Morto (angle Death Valley National Park), kaj ĝi ja estis ege vizitinda. Ĝi estas konata kiel varmega loko kun tre seka aero; vere, dum somero, la temperaturo superas 120ºF dum la tago. Tamen vintre ĝi estas milda. Dum nia vizito en frua Marto, la temperaturo atingis 50ºF nokte kaj 80ºF tage. La pejzaĝo estis tre bela.

Malbonakva Baseno (Bad Water Basin) estas la plej malalta loko en Nord-ameriko, je 282 futoj sub la marnivelo! Estis tre interese piediri sur la kamparo kaj ekvidi indikilon sur la klifo super ni, montrantan la marnivelon. Kaj la erozio faris belegajn klifojn kaj buntajn grundojn. La vojaĝo tra Paletro de Artisto (Artist’s Palette) alproksimigis nin al belegaj koloroj. Aldone, la Vidaĵo de Dante (Dante’s View), pli ol 6 000 futojn super la valo, prezentis belegajn pejzaĝojn. Estis multaj vojoj por piediri aŭ piedvagi kaj ĝui la belecon de la parko.

Eonoj da erozio kreis interesan miksaĵon de grund-koloroj en la pejzaĝo, kaj la krutaj deklivoj faris la teron ekinundebla. Ĉar ĝi estas tiom malalta, pluvo kolektiĝas de la ĉirkaŭaĵo. La grundakvo portadas mineralojn en la valon kaj, kiam ĝi vaporiĝas, portas ilin al la surfaco, formante sal-tavolojn. Pro tio, strangaj grundaj formacioj alformiĝas sur la kampo. Unu el tiuj nomiĝas Golfludejo de la Diablo (Devil’s Golf Course); ĝi estas tiel malglata, ke eĉ la diablo mem ne golfludos tie!

Inter la mineraloj troveblas borakso, kiun oni elfosis dum la malfruaj jaroj de la 19-a jarcento ĝis la fruaj jaroj de la 20-a. En la parko oni konservas kelkajn instalaĵojn de la minoj. Imagu labori en la ĉirkaŭaĵo de varmega akva kaldrono dum la aero atingas 120ºF!

La Kastelo de Scotty (Scotty’s Castle) estas alia vidinda turista loko en la parko, konstruita en la 1920-aj jaroj kiel ripozejo por direktoro el Ĉikago. Estas interesaj rakontoj pri la metodo kiun Scotty uzis por akiri monon de la direktoro, kaj la opinio de la direktoro eĉ post kiam li sciiĝis, ke Scotty erarigis lin.

Malmultaj hoteloj ekzistas en la parko. Troviĝas multaj kampadejoj kiuj provizas bazajn servojn; ili situas apud parko-sidejoj, butikoj, kaj restoracioj. Iuj havas eĉ duŝejojn kaj trinkakvo. Ankaŭ vera golfludejo troviĝas ene de la parko.

La nacia parko Valo de Morto vere vizitindas! Jen mia plej longa vojaĝo en Esperantujo, kie multaj diversaj aventuroj atendas ankaŭ vin.