Presita el Usona Esperantisto № 2011:1

Debutas novaj E-filmetoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

Fort Collins, Koloradio — Post unu-jara studado, Simono Keith sukcesis diplomiĝi pri klasika animacio ĉe la filma studejo de Vankuvero (Vancouver Film School) en Brita Kolumbio, Kanado. Post intensa eduko pri la principoj kaj fundamentoj de animacio, li dediĉis pli ol kvar monatojn al kreado de filmo tradicie desegnita sur papero. La rezulto estas Ĉapeloj, la unua animacia filmo en Esperanto. Li poste kreis plian filmon, Neĝuloj, en nur kvar semajnoj uzante komputilajn ilojn.

Ambaŭ filmoj debutis ĉe lia diplomiĝa ceremonio, la 17-an de Decembro, 2010. Proksimume dek esperantistoj venis por spekti. La 10-an de Februaro, Ĉapeloj gajnis premion en loka filmkonkurso en Fort Collins.

Nun eblas spekti ambaŭ filmojn rete, ĉe http://cxapeloj.blogspot.com.