Presita el Usona Esperantisto № 2009:3

En la ĉielo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-05

Dum 2009 la UN kaj aliaj internaciaj asocioj festas la Internacian Jaron de Astronomio. En ĉi tiu rubriko ni traktas diversajn aktualaĵojn el la ĉielo de la norda duonsfero. Por ke ĉiuj povu partopreni, ni traktos ĉefe aferojn videblajn per nur nuda okulo aŭ simpla binoklo.

[figure]

Ekde komenco de somero en la norda duonsfero, la majesta flav-oranĝa Saturno iom post iom malaperas en la vesperan krepuskon. Ĝi restos kaŝita en la sunbrilo ĝis aŭtuno, kaj finfine reaperos en la orienta, frumatena ĉielo. Nun atendas ĝin tie la ĉiam brila Venuso kaj malhele palruĝa Marso, ambaŭ en la konstelacio Taŭro.

Ĉu vi memoras Taŭron? Ni vidis ĝin alte en la vespera ĉielo pasintvintre. Ĝia plej brila stelo estas Aldebarano, giganto kies ruĝ-oranĝa aspekto bele pariĝas kun Marso. Kaj ne malproksime troviĝas la stelgrupo Plejadoj, alia vidindaĵo kiun ni renkontis antaŭe.

[figure]

La luno vizitos Taŭron frumatene la 18-an kaj 19-an de Julio, samtempe indikante la ĝeneralan lokon kie nun situas Marso kaj Venuso.

La noktan ĉielon nun regas Jupitero, la plej granda planedo de nia sunsistemo. Ĝia maso estas pli ol duoble pli granda ol la maso de ĉiuj la aliaj planedoj kune – do iasence ĝi meritas la reĝan nomon, kiun donis al ĝi la romianoj, ĉu ne?

[figure]

Ĉi-somere, Jupitero leviĝas en nia orienta ĉielo preskaŭ meznokte, kelkajn horojn post sunsubiro. Dum Junio ĝi estas relative brila kaj facile trovebla inter la malhelaj konstelacioj Akvisto kaj Kaprikorno. Kiel helpema montrilo, nia tiam krescenta luno vizitas la saman regionon de la ĉielo la 9-an, 10-an, kaj 11-an de Julio.

Antaŭ 400 jaroj, Galileo Galilei estis la unua (aŭ eble la dua) astronomiisto vidi Jupiteron helpe de teleskopo. Flanke de ĝi, li trovis kvar etajn astrojn en linio – ĉiam apud la planedo, sed en malsamaj ordoj de nokto al nokto. Post zorga observado li konstatis, ke ili fakte estas lunoj orbitantaj Jupiteron, samkiel nia Luno orbitas Teron. Tiu observo montris, ke ekzistas pluraj orbitataj objektoj en nia sunsistemo – kiel konjektis la sun-centra teorio de Koperniko.

[figure]
Skizo de Jupitero (cirklo) kaj kvar misteraj astroj. El Sidereus Nuncius de G. Galilei, 1610.

Depost la 17-a jarcento, kaj helpe de diversaj sondiloj, oni nun nombras pli ol 60 lunojn ĉirkaŭ Jupitero. Kvankam oni bezonas teleskopon por vidi la kvar “galileajn” lunojn, per binoklo videblas kutime unu, kaj foje eĉ du.

Malkovru la “galileajn lunojn”

Ĉiunokte dum du semajnoj en 1613, Galileo desegnis la suban observo-serion de Jupitero kaj ties kvar ĉiam apudaj astroj. Sekvante iliajn moviĝojn de nokto al nokto, Galileo konstatis, ke ili efektive estas lunoj kiuj ĉirkaŭiras la planedon laŭ orbitoj de diversaj radiusoj.

[figure]
El Istoria e Dimostrazioni intorno alle Macchie Solari de G. Galilei, 1613

Kvankam ĝi eble ne estas tuj evidenta, ian ordon malkaŝas zorga rigardado – ĉu vi vidas ĝin? Rimarku la plej maldekstran punkton en la unua linio, kaj sekvu ĝian helican vojon sube, kie ĝi iras unue maldekstren, poste dekstren, preter Jupiteron, kaj maldekstren denove. Hodiaŭ oni konas ĝin per la nomo Kalistoo. Ĝi estas la plej malrapida el la kvar galileaj lunoj, videblaj per simpla teleskopo. (Oni povas vidi Kalistoon eĉ per binoklo – serĉu ĝin!) La aliaj tri lunoj nomiĝas Ganimedo, Eŭropo, kaj Ioo.