Usona Esperantisto № 2009:3

Mia reago al nia kongreso

La ĉi-jaran kongreson mi trovis tre interesa kaj mi vere ĝuis ĝin. Mi dankas al Ron Glossop kaj la aliaj prizorgantoj (Duncan Charters, Dave Fallert, Jerry Johnson kaj Jeff Wilson) pro la laboro farita.

Plej impona por mi estis la prelego de Katalin Kovats (el Nederlando) pri edukado.net per Skype fare de Duncan Charters. Pli pri tio poste.

Larry kaj mi alvenis ĵaude, ĉar mi volis alveni sufiĉe frue por partopreni la estrar-kunsidon, kiu komencis vendredon je la 8-a matene. La estraro diskutis kelkajn aferojn kaj ŝajnas al mi, ke la laboro bone progresis. Posttagmeze dum ni daŭrigis la kunsidon, Larry partoprenis la ekskurson al la arkego. Humphrey Tonkin venis por paroli al la estraro pri eventuala kunlaboro de Esperanto-USA kaj Esperantic Studies Foundation.

La programaro sabate komenciĝis je 8:30 matene. Mi tiom interesiĝis pri la programeroj, ke mankis tempo eĉ iri trovi akvon por trinki: kiam alvenis la vespero la kapdoloro komenciĝis.

La perretaj kontaktoj kun alilandanoj estis interesaj. Duncan Charters antaŭe aranĝis la aferojn: Uzante lian ekipaĵon, la partoprenantoj de la programero interparolis per Skype kun aliaj grupoj en Brazilo, Meksiko kaj Ĉinujo. Sed por mi, plej impona estis la aranĝo kun Katalin Kovats. Ŝi parolis pri sia laboro kaj retpaĝaro edukado.net. Vere estis kiel instruado pere de komputilo, sed la impona afero estis, ke ŝi ne estis en la ĉambro aŭ eĉ en la lando, sed en alia parto de la mondo: en Nederlando, fakte. Do finfine mi vidis bone prezentitan prelegon (instruadon) pere de Skype. Pro tio, ke la ekipaĵo en ambaŭ lokoj (Nederlando kaj en nia ĉambro en Sankta Luiso) estis bonkvalitaj, oni bone aŭdis ĉion, kaj la prezento estis klara. Finfine mi vidis la realon, kion mi antaŭe opiniis nur ebla. Ni vidis la antaŭe preparitan informon montrante la enhavon de la paĝaro kaj kiel aspektas kelkaj paĝoj. Samtempe sur la ekrano ni vidis ŝin dum ŝi parolis al ni. Poste mi parolis iomete kun S-ro Charters, kaj eksciis, ke mia nova Eee PC (tiel nomata “netbook”-tekkomputileto) ŝajne estas sufiĉe bonkvalita por uzi sukcese la Skype-programon. Do mi venis el la kongreso finfine preta ekuzi Skype-sistemon. Mi poste parolis kun Daĉjo Dougherty, kiu promesis helpi min enskribiĝi por komenci fari tion. Ni unufoje provis fari tion, sed ĝuste tiam mankis retaliro, kaj poste mankis tempo. Vere estis tiom da interesaj programeroj, ke mi havas longan liston da aferoj por fari nun, reveninte hejmen.

Lusi Harmon raportis pri la stato de Pasporto al la tuta mondo kaj ties uzo en la reto. Vilĉjo Harris parolis pri la aferoj ĉe nia Centra Oficejo. Mi supozas, ke iliaj raportoj aperos ie alie, ĉar ili bone sciigas la membraron pri la aferoj de la CO kaj Pasporto. Do mi ne parolos pri tio, ĉi tie.

Boris Kolker parolis pri modernaj rimedoj por reteni homojn en Esperantujo. Poste li gvidis diskuton pri la temo. Pro tio, ke partoprenis multaj junuloj, la temo estis aparte taŭga dum la kongreso. Estis vere kuraĝige vidi tiom da junuloj ne nur partopreni la kongreson, sed ankaŭ ekagi por Esperanto-USA kaj por Esperanto ĝenerale.

Vespere Lusi Harmon gastigis la kutiman akcepton por UEA-delegitoj, anstataŭ Vilĉjo Harmon, kiu bedaŭrinde ne partoprenis la kongreson. Ni diskutis la uzon de la reto eĉ tie dum la akcepto.

Tuj poste okazis la bankedo kun bongustaj manĝaĵoj kaj agrablaj kunĉeestantoj. Larry kaj mi gajnis t-ĉemizojn kaj libron dum la aŭkcio, sed revenis al nia ĉambro eĉ antaŭ la fino ĉar estis por ni tro malfrue kaj ni estis lacaj. Ni do ne partoprenis la ludojn ka distraĵojn, kiujn gvidis Sherry Wells, Aminda Diehl kaj Darcy Ross.

Ni iom pli malfue ellitiĝis dimanĉe ĉar ne okazis programeroj matene. Tamen ni ja partoprenis neoficialan Di-servon gvidata de Filipo Dorcas, en kiu ni diskutis kelkajn elektitajn partojn el la Biblio. Post tio ni matenmanĝis – tre malfrue, ĉar ni eliris la kafejon preskaŭ la 12-an.

La unua programero dimanĉon estis la prelego de Boris Kolker pri sia libro Vojaĝo en Esperanto-Lando. Poste li subskribis librojn por tiuj, kiuj kunportis ekzemplerojn. Li imponis min, kiam mi alproksimiĝis por peti subskribon kaj li memoris ne nur mian familian nomon (aperis nur la antaŭnomo sur la nomŝildo) sed ankaŭ la nomon de Larry.

Alia interesa programero por mi estis la diskutrondo pri Esperanto kaj Interreto, gvidita de Steven Brewer. Ni diskutis demandojn pri bezonoj, retaj solvoj kaj defioj en kvar grupoj: lokaj grupoj, ĉe la landa nivelo, por la Amerikoj, kaj en la mondo. Ĉiuj temoj ŝajnis al mi interesaj, sed mi devis elekti unu el ili, do mi partoprenis tiun pri la lokaj grupoj, ĉar tiu estis por mi laj plej grava nuntempe. La diskuto estis vigla kaj helpa, kaj mi surpriziĝis, kiam Steven anoncis, ke restas nur kvin minutoj. Poste la resumoj estis interesaj, tamen mi atendas la skribitajn resumojn, espereble post nelonge.

Ellen Eddy parolis pri NASK kaj la defioj nuntempaj. Tuj poste Mar Cardenas parolis pri sia agado kun skoltinoj. Ŝi eĉ kantigis nin. Ni eĉ spektis filmojn vespere en Esperanto. Duncan Charters kunportis kel-kajn kaj ankaŭ Mar Cardenas. La plej amuza por mi estis tiu pri la lingva ekzameno de Zamenhof mem. Mi devas konfesi, ke mi ne konsciis, ke alia skeĉo temis pri la komenco de la zamenhofa Krestomatio, ĝis post Duncan Charters demandis, ĉu iu rimarkis tion. Denove la tago estis tiom plena, ke ni du finfine foriris al nia ĉambro antaŭ ol la filmo-spektado finiĝis.

La kialo de la tre okupado dum la kongreso ne estis nur la programeroj. Ankaŭ la alia afero, kiun mi ĝuis, estis la okazo paroli kun multaj amikoj, kiujn mi havas pro Esperanto kaj la kongresoj, kiujn mi antaŭe partoprenis. Mi nun havas eĉ pli da amikoj, danke al ĉi tiu kongreso.

Dum la solena fermo Filipo Dorcas anoncis, ke la venontjara kongreso okazos en Vaŝingtono, D.K. Do la laboro por la venonta kongreso jam komenciĝas. Ankaŭ daŭras la laboro de la estraro kun la novaj estraranoj.

Ĝis la venonta kongreso!