Presita el EsperantoUSA № 2008:3

Jar-raporto de la Sekretario

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-25

La jaro 2007 estis iuspece bona por Esperanto-USA, iuspece ne tiel bona. La bona novaĵo estis, ke finance la organizo estas forta kaj la buĝeto estas en ekvilibro. La landa kongreso en Tiĥuano, Meksiko, dum la fina semajnfino de Julio sukcesis: ĉirkaŭ 100 personoj partoprenis, inkluzive proksimume kvinono el Meksiko: vere internacia kunveno por la internacia lingvo. Post jaroj-daŭra diskuto, laŭ voĉdono de la membraro, la uz-nomo de la landa organizo ŝanĝis el Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (ELNA) al Esperanto-USA.

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) en la unua jaro ĉe nova loko, Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego, gastigis entuziasman grupon, kiuj amis la novan terenon kaj la bonan instruon, kaj kompreneble la mirindan etoson de internacia amikeco. Cetere, antaŭ ol la fino de la jaro, dank’ al la dediĉita laboro de Vilĉjo Harmon kaj Vilĉjo Harris, nova loko estis trovita por la Centra Oficejo, proksima al la tiama loko, kaj dum Januaro 2008 Vilĉjo Harris, helpe de kelkaj volontuloj, translokigis la stokon da libroj, komputilojn, kaj la multajn aliajn aĵojn, kiuj estas bezonataj por la tagaj ofic-aferoj.

La ne-tiel-bona novaĵo estis, ke la nombro de membroj de Esperanto-USA malgrandiĝis: je la fino de la jaro estis 592, inkluzive de dumvivaj membroj. Laŭ la statistikoj de la Centra Oficejo, multaj enketoj okazas dum ĉiu monato, sed ŝajnas ke malmultaj komprenas la valoron de membreco en la organizo.