Presita el EsperantoUSA № 2008:1

Lokaj festoj por Esperanto-Tago en 2007

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-27
[figure]
La E-societo de Ĉikago aranĝis bankedon kun riĉa kultura programo. Interalie gitarludis Bajron Eguiguren (vidu la unuan paĝon) kaj flutludis s-ino Tina Seastrom (fotis Sepideh Laal).

Multaj el vi kunvenis, babiladis, manĝis, ludis muzikon, deklamis poezion, kaj alimaniere festis la datrevenon. (Tamen neniu ebrie dancis surtable – aŭ, almenaŭ tian feston neniu konfesis!) Koran dankon al Dave Rutan, Joan Philips, David Dougherty, Viktor Pajuk kaj Lee Lewis pro la afablaj raportoj kaj fotoj!

[figure]
La Esperanto-Societo de Vaŝingtono festis ĉe Kapitolo-Monteto en la usona ĉefurbo. (de maldekstre) Ralph Dumain, Emil Volchek, Paul O’Sullivan, Jeb Bolling kaj Jim Ryan (fotis D. Dougherty).
[figure]
Ĉe kunveno de la Esperanto Association of St. Louis ĉeestis (de maldekstre) Audrey Glossop, Pat & Duncan Charters, Peggy Dolter, Ron Glossop, Dave Fallert, Isabel Dolter, Lee Lewis, Jeff Wilson, Mary & Jerry Johnson (fotis L. Lewis).
[figure]
Ĉe la ĉikaga kunveno: (de maldekstre) Viktor Pajuk, Karlo Gunn, Tina Seastrom, Gertrude Novak, akompaninto kaj Byron Eguiguren, Karlo Offutt, Roberto Stalzer, Elena Mateeva-Terjung (fotis S. Laal).
[figure]
En Princeton, Nov-Ĵerzejo, kunvenis (de maldekstre) Todd Moody, Wayne Rossi, Peter Schweinsberg, Dave Rutan kaj Alan Fineberg (fotis Regina Fineberg).
[figure]
La Esperanto-Asocio de Minnesota kunvenis en St. Paul. (de maldekstre) Guomei Li, Joan Philips, Daniel Huston, Susan Alexander, Vince Senski, Lucia & Arturo Johnson, Anya White, Leslie (patrino de Anya), Raymond Wise (fotis J. Philips).
[figure]
Alan Fineberg kunportis belan kukon, ĉu ne? (fotis R. Fineberg)