Presita el EsperantoUSA № 2008:1

Esperanto-USA vendas varojn eksterlande

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-26
[figure]
Translokiĝo de la centra oficejo progresas! Malgraŭ la translokiĝa ĥaoso en Emeryville ĝuste nun, Vilĉjo afable trovis tempon verki raporton por ni – kaj eĉ sendi fotojn. Jen la ekstero de la nova oficejo. Vilĉjo raportas, ke la interno ankoraŭ plenplenas je malnovaj, forigendaj meblaroj. Ni atendas plian informon venontnumere. Dankon kaj bonŝancon, Vilĉjo! –Red.

La celo de Esperanto-USA estas disvastigi la lernadon kaj uzon de Esperanto en Usono. Kompreneble, la E-USA libroservo vendas la plejparton de la varoj al usonanoj. Tamen, esperantistoj en aliaj landoj kelkfoje aĉetas ekzemplerojn de libroj, kiujn ni eldonis.

Eksterlandaj anglalingvanoj volas aĉeti la librojn Comprehensive English-Esperanto Dictionary kaj Being Colloquial in Esperanto. Pro tio, La Esperanto-Asocio de Britio de tempo al tempo aĉetas ĉi tiujn librojn kvinope aŭ dekope por revendi ilin podetale. Individuoj en Kanado, Britujo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando ankaŭ aĉetas ekzemplerojn ĉe ni.

En 2005, Esperanto-USA eldonis la libron Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Tiu libro, tute en Esperanto, interesas esperantistojn ĉirkaŭ la mondo, kaj kelkaj Esperantaj libroservoj, inkluzive de la UEA Libroservo, aĉetis ekzemplerojn por revendi ilin.

Eksterlandanoj en multaj landoj ankaŭ deziras aĉeti Pasporto al la Tuta Mondo, kiu haveblas per nia libroservo.

Komence de Majo, 2007, la usona poŝtinstanco oficialigis novan tarifon de sendo-kostoj, kaj enlande kaj eksterlande. Pro tio, la kosto sendi varojn eksterlande duobliĝis. Ekzemplo: La kosto de ekzemplero de PMEG estas USD 27.00. La sendokosto por sendi ĝin al Brazilo estas USD 26.70! Rezulte, kelkaj libroservoj en aliaj landoj, inkluzive de la UEA Libroservo, rezignis pri aĉetado de niaj libroj pogrande.Tamen individuoj en diversaj landoj ankoraŭ aĉetas librojn ĉe ni.

La laboranto en la libroservo bezonas pli da tempo plenumi la mendon de eksterlandano ol plenumi enlandan mendon por kelkaj kialoj. Unue, la sendo-kosto po funto varias de lando al lando, do oni povas kalkuli la sendokoston nur post kiam la pakaĵo estas preta sendi. Due, dogan-formularo estas kutime devigita. Trie, oni devas liveri la pakaĵon al la poŝt-oficejo permane. Kvare, la poŝtinstancoj en kelkaj landoj ne estas fidindaj – pro tio, oni devas asekuri la pakaĵon kontraŭ perdo aŭ sendi ĝin rekomendite (angle: by registered mail) por certigi, ke ĝi ja alvenos.

Dum la lastaj ok jaroj, la Esperanto-USA libroservo vendis librojn al aĉetantoj en dekoj da landoj kie la Esperanto-movado ankoraŭ estas malforta. Pro tio, ni povas fiere diri, ke nia libroservo ludas gravan rolon en la disvastigo de Esperanto tra Usono kaj ankaŭ tra la mondo.