Presita el The American Esperanto Journal mar 1908

Tre Grava Letero de Edmond Privat

Lasta ĝisdatigo: 2019-11-20

Al The American Esperanto Journal:

Estimata Redaktoro:

Permesu ke mi trankviligu kelkajn usonajn amikojn, kiuj ricevis lastatempe dokumenton, kiu ilin eble ĉagrenigis. Kiel ĉiu nun scias, la Lingva Komitato per granda plinombro rifuzis akcepti la lingvajn reformojn de s-ro Ido, kiujn aprobis la “Delegacio.” Tiu Delegacio sciigis deklaracie ke pro sia elekto de Esperanto kiel internacia lingvo, ĝi sin konsideras kiel esperantista, kaj tamen ĝia direktanto, anstataŭ akcepti, kiel ĉiu el ni, la decidon de nia Lingva Komitato, daŭrigas propagandon por ŝanceligi persone la esperantistojn, kaj sendas al ili dubigajn dokumentojn.

Unu el ili estas broŝuro enhavanta artikolojn publikigitajn de d-ro Zamenhof antaŭ dekkvar jaroj en la antikva gazeto Esperantisto. En tiuj artikoloj kolektitaj de la mortinta d-ro Javal, la Doktoro demandis la esperantistojn ĉu ili deziras reformojn, kaj prezentis persone siajn tiamajn ideojn pri ŝanĝoj. La esperantistoj respondis: Ne; kaj la Doktoro mem konvinkiĝis ke ŝanĝoj ofte fariĝos baldaŭ malplibonigoj kaj ke la movado estas jam tiel antaŭenigita ke ĝi estas senutila danĝeraĵo konfuzi la tutan aferon por fari similajn lingvajn eksperimentojn. Se jam antaŭ dekkvar jaroj, kiam la esperantistoj estis apenaŭ du aŭ tri mil en la mondo, ili ne volis detrui la faritan laboron, ni hodiaŭ, kun niaj miloj da vivantaj verkaj aldonaĵoj kaj kursoj ĉie en la mondo, ankoraŭ malpli volonte intencas mortigi ĉion ĉi nur por plezurigi neniam-kontentulojn. Tial en Bulonjo ni aplaŭde akceptis la Deklaracion de d-ro Zamenhof pri lia Fundamento ; kaj estus absolute malhoneste kredigi al nebone informitaj samideanoj ke nia Doktoro favoras ŝanĝojn.

Antaŭ kelkaj tagoj li skribis al mi: “konigu kaj klarigu ĉie la antaŭparolon de l’ Fundamento.” Eĉ tion ni ne bezonas por kredi al la fideleco de nia amata majstro. Kiel multaj el ni, li estas sendube laca de la “parizanaj disputadoj,” kaj multe pli interesiĝas en la laborado de niaj propagandistoj.

La franca fablisto La Fontaine verkis pri “La Muŝo de l’ Veturilego”; ĉu en Antida lingvo oni ĝin tradukus per la “Ido de Esperanto?” Tre kore via,

Edmond Privat.