Presita el Usona Esperantisto № 2026:1

Testamento de familio Harmon

Lasta ĝisdatigo: 2026-03-24

Pasintsemajne, Esperanto-USA ricevis malavaran donacon de la heredaĵo de Lusi kaj Bill Harmon el Oakland, Kalifornio, kontraŭ 1000 $.  Tiu bone konata paro grave rolis en la usona movado dum multaj jardekoj kaj prilaboris multajn projektojn.  Bill Harmon, forpasinta en 2019, estis Honora Dumviva Membro de Esperanto-USA, aŭtoro de ‘A History of the Esperanto League For North America, Inc.’ kaj inter aliaj roloj longtempe servis kiel UEA ĉefdelegito por Usono.  Lusi Harmon, forpasinta en 2024, estis la ĉefa motoro malantaŭ la ambicia videokurso, Pasporto al la Tuta Mondo, kreita en la 1990aj jaroj kaj ankoraŭ videbla hodiaŭ en Jutubo.  Ni elkore dankas al Lusi kaj Bill por pensi pri Esperanto-USA en sia testamentplano, kaj al ties nepo, Justin Harmon, kiu administris la testamenton.  Tiu donaco estas nur unu el multaj  heredaĵoj de antaŭaj generacioj de niaj membroj, pro kiuj Esperanto-USA nun estas en bona financa situacio.  La saĝa investado de tiuj heredaĵoj  produktas sufiĉe da enspezoj por pagi niajn ĉiutagajn laborkostojn.  Ni petas ĉiujn niajn membrojn, kiuj deziras testamenti nian organizon, kontakti la Centran Oficejon de Esperanto-USA ĉe eusa@esperanto-usa.org.