Presita el Usona Esperantisto № 2026:1

Esperantumu kun ni en Klevelando ĉi-somere!

Lasta ĝisdatigo: 2026-03-24

Esperanto-USA ĝojas anonci ke nia 2026 Landa Kongreso okazos en Klevlando, Ohio, kaj inkluzivos dinamikan programon de engaĝaj prelegoj, interagaj laborsesioj, kulturaj eventoj, kaj lokaj ekskursoj.  Aniĝu al esperantistaro tutlanda por historia kaj memorinda semajnfino.

Ĉi-jare, kiel pasintjare en Toronto, ni kunlaboras kun niaj kolegoj ĉe Esperantic Studies Foundation por okazigi la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK) tuj antaŭ nia kongreso, de la 27-a de junio ĝis la 3-a de julio, samloke kiel nia kongreso, ĉe Klevlanda Ŝtata Universitato. Dum tuta neforgesebla semajno, partoprenantoj lernos kune, loĝos kaj manĝos kune, kaj ĝuos libertempon kune – tute en Esperanto. Ĝi estas intensa, subtena, kaj ĝoja sperto kiu helpas partoprenantojn rapide progresi dum ili formas longdaŭrajn amikecojn. Tri klasniveloj taŭgigas la sperton por diversaj lingvaj niveloj: post-baza, meza, kaj supera.

Ĉiujn detalojn por ambaŭ eventoj, inkluzive de la retaliĝilo, eblas trovi en nia kongresa retpaĝo, esperanto-usa.org/kongreso.

Ĉu vi ne havas interret-aliron por vidi la eventan retpaĝon kaj retaliĝilon? Ni kuraĝigas vin utiligi vian lokan publikan bibliotekon, kiu provizas senpagajn komputilojn por publika uzo.  Ankaŭ eblas telefoni al nia Centra Oficejo ĉe 1-800-ESPERANTO, kaj ni volonte helpos vin.


Esperanto-USA is delighted to announce that our 2026 annual congress will take place in Cleveland, Ohio and will feature a dynamic program of engaging lectures, hands-on workshops, cultural events, and local excursions. Join fellow Esperantists from across the country for a historic and memorable weekend.

This year, like last year in Toronto, we are working with our collegues at the Esperantic Studies Foundation to hold the North American Summer Esperanto Institute (NASK) immediately prior to our congress, from June 27 to July 3rd. For a whole unforgettable week, participants will learn together, live together, eat together, and enjoy free time together — all in Esperanto. It’s an intensive, supportive, and joyful experience that helps participants make rapid progress while forming lasting friendships. Three class levels tailor the experience for various levels:  advanced beginner, intermediate, and fluent speakers.

You can find all the details for both events, including our online registration form, on our congress website, esperanto-usa.org/kongreso.

Do you not have internet access to see our event website & online registration form? We encourage you to utilize your local public library, which provides free computers for public use. You can also call our Central Office at 1-800-ESPERANTO, and we will be happy to help you.