Presita el Usona Esperantisto № 2026:1
Reprezentu E-USA internacie!
Ĉu vi interesiĝas reprezenti nian organizon internacie? Se vi havas altan lingvonivelon (C1+ aŭ ekvivalento) kaj pretas oficiale labori por nia organizo je internaciaj renkontiĝoj, ni invitas vin kandidatiĝi. Ĉi-jare ni buĝetis financan subtenon, ĝis po 500 $, por 1-2 homoj kiuj pretas partopreni la komitatkunsidojn de:
- TEJO, ĉe la Internacia Junulara Kongreso en Barcelono, Hispanujo
- UEA ĉe la Universala Kongreso en Graz, Aŭstrio
Por TEJO, unu reprezentanto eventuale povus esti voĉdonrajta komitatano. Por UEA, vi estus observanto, ĉar ni jam havas komitatanon. Tio postulos prepariĝon antaŭe por scii pri la kunteksto kaj proponoj. Stipendiotoj ankaŭ reprezentos Usonon dum la Movada Foiro aŭ ekvivalentaj aranĝoj, parolante kun homoj kiuj vizitos, kaj disdonante niajn materialojn. Nia reprezentanto ĉe la UK ankaŭ transportos librojn reen al Usono por nia libroservo. Post la fino de la kongreso, la stipendiotoj verkos raporton pri la evento por la estraro, kun fokusiĝo pri la usona partopreno.
Se vi ŝatus kandidatiĝi, bv. sendi motivleteron, prefere de malpli ol 500 vortoj, en (bona!) Esperanto, kiun vi verkis sen la uzo de Grandaj Lingvomodeloj. Bonvolu indiki, ĉu vi iam antaŭe partoprenis la aranĝon, kaj klarigu kial vi estus taŭga internaci-nivela reprezentanto de nia organizo. Via sinpropono sendiĝu plej laste 15an de aprilo al nia Centra Oficejo, retpoŝte al eusa@esperanto-usa.org, aŭ poŝte al:
Esperanto-USA
2014 Capitol Ave. #100
Sacramento, CA 95811