Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

Ankoraŭ alia terpomo en la bakforno

Lasta ĝisdatigo: 2023-11-17

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni prezentos resumon de la diversaj proponoj kune kun niaj reagoj kaj komentoj.

[figure]
La romano Kindred de Octavia E. Butler unue aperis en 1979. En 2022, la firmao FX adaptis ĝin al televidserio.

En tiu ĉi numero ni konsideras fragmenton el Kindred, romano de Octavia E. Butler unue aperinta en 1979.

En pasintaj numeroj ni renkontis tekstojn plenajn je frapaj idiomaĵoj, foje tre modernaj: vidu ekzemple numerojn 2021:1 (“I didn’t want to blow my downloads”) kaj 2021:5 (“We told them to kiss their ass goodbye”).

Kompare al tiuj, la parolturnoj en Kindred ŝajnas pli kutimaj kaj memkompreneblaj – kaj sekve pli facile tradukeblaj. Sed por la tradukanto, ŝajne memkompreneblaj idiomaĵoj estas kaptiloj tre insidaj …

Finfine kvar bravaj legantoj (BM, BS, DH, kaj SD) afable sendis siajn zorge faritajn tradukojn. Mi kore dankas kaj gratulas!

Rimarkindaj vortoj kaj frazoj

  • I was working out of a casual labor agency

    La laborservo ne rekte dungas laborantojn; ĝi nur aranĝas portempajn kontraktojn inter laborontoj kaj dungontoj. Tial la rakontisto diras working out of kaj ne working for.

    Niaj tradukintoj provis esprimi la rilaton inter servo kaj laboranto simile nerekte. La plej trafaj, laŭ mi, eksplicis tiun peradon, ekzemple: mi laboris pere de (BM).

  • a casual labor agency

    Ĉiuj elektis formon de agentejo, vorto sufiĉe vasta por priskribi diversspecajn oficejojn kie laboras agentoj – inkluzive ĉi tian. Sed eble ni ne devas paŭsi la originalan agency tiel sklave. Almenaŭ ĉi-fraze, la ideo estas efektive servo, ĉu ne?

    La vorto casual kutime signifas “neformala”, “hazarda”, “facilanima”, aŭ simile. Sed ĉi-fraze Butler uzas ĝin en pli faka senco: “neregula” aŭ “provizora”. Niaj tradukintoj redonis interalie portempa, laŭpeta, kaj intermita. Mi iom hezitas pri la lastaj du. Laboro intermita supozeble ĉesas kaj poste rekomenciĝas, sed casual ne nepre promesas rekomenciĝon. La vorto laŭpeta sugestas portempecon, foje – sed ĉu nepre? Ĉu ne ĉia pagata laboro (ĉu portempa, ĉu longdaŭra) estas laŭpeta?

    Aliaj ebloj: neregula, nedaŭra.

  • we regulars called it a slave market

    Oni proponis: spertuloj, kutimuloj, kaj ĉiutaguloj. Pri la lasta mi hezitas nur pro tio, ke oni povus eble misinterpreti ĝin: ĉiutagulo povas esti ne nur iu, kiu aperas preskaŭ ĉiutage (ja la senco de la originalo), sed ankaŭ iu banala aŭ ordinara. Aliaj ebloj: konstantaj/oftaj klientoj.

  • slave market

    Kelkaj redonis sklavbazaro; aliaj, sklavmerkato. Kvankam pravigebla, merkato estas ankaŭ parte falsa amiko de la anglalingva market, vorto kiu povas nomi ne nur abstraktan sistemon de komerco (merkato) sed ankaŭ konkretan komercejon (bazaro). Tiu ĉi market ŝajne priskribas ion konkretan, do mi inkliniĝas al bazaro.

  • they couldn’t have cared less

    Jen tre ofta idiomaĵo en la angla, foje aperanta en la samsenca sed nelogika formo could have cared less. Du tradukintoj provis fidele konservi ĝin per ne povus ĝeniĝi malpli, kaj ne povis fajfi plu, sed mi iom dubas pri la internacia komprenebleco de tradukoj tiel laŭvortaj. Pli plaĉas al mi la aliroj laŭsignifaj: [ili] neniom zorgis pri (SD), kaj ne gravis al [ili] (DH) – tamen al tiu lasta mi antaŭmetus tute.

    Interese, en sia kolekto de tradukitaj frazoj, Felix Woolf proponis zamenhofan proverbon: Ĝi tuŝas [ilin], kiel akvo anseron.

  • more job hunters than jobs

    Kelkaj proponis serĉantoj, ĉu memstaran (BM), aŭ en kunmetaĵoj: laborserĉantoj (BS) kaj ofico-serĉantoj (DH). SD proponis laborkandidatoj. Alia eblo: aspirantoj.

  • If you wanted them to think about using you, you went to their office

    La sirena kanto de la anglalingva you forte delogis niajn bravajn heroojn al la danĝeraj vi-rifoj. La pronomo vi tamen ne nomas nedifinitajn personojn, kiel you faras en la angla; en Esperanto, nedifinita persono estas oni.

    Eble ni povus pravigi vi se ni imagus, ke la rakontisto parolas rekte al la leganto pri tiu mem: “Se vi, kara leganto, estus unu el tiuj laborserĉantoj, kaj vi volus, ke la estroj konsideru vin …”. Sed tia pravigo ŝajnas iom harfenda. Do pli plaĉas al mi la solvo de DH: Por esti konsiderata kiel dungoto, oni devis iri al la oficejo …

  • winos trying to work themselves into a few more bottles

    Por winos oni redonis vinmaniuloj, vindrinkemuloj, kaj drinkemuloj. El tiuj, la lasta ŝajnas al mi la plej ofte uzata. Iomete pli simpla solvo estas la zamenhofa drinkulo (“tiu, kiu kutime drinkas”). Drinkulo drinkas ne nur vinon, kompreneble – sed laŭ iuj difinoj, ankaŭ wino drinkas ne nur vinon, sed diversajn alkoholaĵojn.

    Pli interesaj estis la redonoj de la bele konciza esprimo work themselves into a few more bottles. Kelkaj tradukintoj parafrazis tion, ekzemple per: esperis labore akiri kelkajn pliajn botelojn; kaj penantaj mongajni por aĉeti pliajn botelojn. BM proponis la koncizan provante perlabori plurajn botelojn pli.

  • poor women trying to supplement their welfare checks

    Du proponis esprimojn kun helpĉeko (socia kaj registara), kaj unu redonis bonfartaj pagoj.

    Mi ne scias, ĉu ekzistas konata termino por welfare check en Esperanto. Tamen mi iom preferas la solvon sociala asignaĵo (SD), ĉar la ĉefa signifo de asigni estas “disponigi (rimedojn) por aparta celo”. Komparu la similan terminon sociala asekuro, kiu aperas en PIV.

  • older people who’d lost one job too many

    Temas pri homoj senlaboraj, sed la rakontisto enmetas job por eĥi la antaŭan frazon (kids trying to get a first job) kaj esprimi simplan ideon per malsimpla, subkomprenata historio: jam antaŭ longe ili dungiĝis la unuan fojon (kontraste al la junuloj), poste maldungiĝis kaj redungiĝis plurfoje, sed finfine la maldungoj estis unu pli ol la dungoj … do ili nun serĉas laboron denove.

    Niaj tradukintoj provis kelkmaniere konservi la ludon, ekzemple: jam perdis unu postenon tro; jam maldungiĝis tro da fojoj, ks. Brave, sed eble tia fideleco ne necesas, kaj eĉ riskas konfuzi la leganton. Eble sufiĉas la pli simpla jam maldungita. Tio konservas la kernan ideon sed ankoraŭ eĥas la verbon de la antaŭa frazo.

  • a poor crazy old street lady who talked to herself constantly

    Ĉu poor ĉi-fraze signifas malriĉa, aŭ ĉu kompatinda? Ambaŭ sencoj ŝajnas taŭgaj, sed mi supozas, ke la rakontisto kompatas la virinon pro ŝia frenezo. Unu tradukinto elektis kompatinda, alia malriĉa, kaj du ruze elektis povra, vorton konvene kunplektantan ambaŭ sencojn de poor.

    En la angla oni emas kunmeti longajn ĉenojn da adjektivoj antaŭ substantivoj, kiel ekzemple en poor crazy old street lady. Ofte tiaj ĉenoj ne tro pezas, ĉar multaj el la eroj estas nur unusilabaj. Sed la fraza pezo rapide kreskas en plursilaba Esperanto. Komparu: povra freneza maljuna senhejma virino. Kelkaj tradukintoj provis koncizigi per afiksoj kaj interpunkcia grupigo: povra senhejmulino, freneza kaj maljuna (DH); aliaj turnis sin al neologismoj kaj forĵetis detalojn jam implicitajn, ekzemple: povra senhejma oldulino (BM).

  • You sat until the dispatcher sent you out on a job or sent you home

    Jen alia paralelismo, ĉi-foje kun ripetita sent. Eblas same ripeti la Esperantan verbon sendi, sed dispatcher (sendisto) povas komplikigi la aferon per eĉ pli da ripetiĝo: sendisto sendis … sendis.

    Du tradukintoj solvis la problemon per la preskaŭ-sinonimoj peristo kaj ekspedisto. Unu pasivigis la esprimon, forlasante la aganton entute: ĝis kiam sendita [al laboro]. Tia frazkonstruo estas konata en la angla (you sat there until sent off on a job …) sed ĝi aspektas iom strange al mi en Esperanto. Alia tradukinto konservis la sendiston, sed evitis la verban ripetiĝon: ĝis la sendisto sendis [onin] aŭ al posteno aŭ hejmen.

  • Home meant no money. Put another potato in the oven.

    Kelkaj tradukis pli-malpli rekte: metu alian/plian terpomon en la (bak)fornon. Tute en ordo, sed ĉu la esprimo povus profiti per iom da klarigo? Plaĉas al mi, ke DH emfazis la magrecon de la manĝaĵo per aldono de la partikulo nur: denove enfornigi nur terpomon.

  • the minimum wage

    Du redonis minimuma salajro, unu salajriĝi minimume, kaj unu minimuma pago.

    La vorto pago estas kompreneble tute en ordo ĉi tie, tamen ĝi maltrafas la ideon de periodeco. Finfine, wage estas ne nur unusola pago, sed sumo periode pagata. Anglalingvanoj foje hezitas traduki ĝin per salajro, eble pro tio, ke wage kutime nomas pagon tagan, semajnan, aŭ monatan, sed salary ofte nomas pagon jaran. Kontraste, la Esperanta salajro ne portas implicon pri periodo. Por specifi periodon, oni aldonas adjektivon: semajna salajro, jara salajro, ks.

  • minus Uncle Sam’s share

    Kompreneble temas pri impostoj, do la laŭsignifa minus imposto (DH) estas tute en ordo, kaj eble preferinda elekto por internacia legantaro. La tri aliaj tradukintoj elektis konservi la tradician personigon de Usono, per ekzemple minus la parto por Onklo Sam kaj simile. Tia solvo ja gustas pli usonece, kaj eble la nomo Onklo Sam estas ja tiel bone konata internacie, ke ĝi ne kaŭzos konfuzon.

  • you stuffed envelopes

    Interalie oni redonis: ŝovis aĵojn en kovertojn; plenigis kovertojn; kaj plenumigis kovertojn. Indas noti, ke plenumi estas ofta kaptilo; ĝi ne signifas “fari ion plena”, sed “plene fari ion” aŭ “efektivigi la sekvojn de io” – simile al fulfill en la angla. Do oni plenumas taskon, devon, ordonon, kaj simile – sed metante leteron en koverton, oni ne plenumas la koverton; oni plenigas ĝin.

  • you sorted potato chips (really!)

    BM proponis la verbon sortimenti, kiu signifas “liveri taŭge elektitan kolekton inter si diferencaj”. Tio eble taŭgas se sorted ĉi-fraze signifas “presented an assortment of”. Tamen la posta (really!) sugestas al mi, ke temas pri ago ne nur teda, sed efektive tre nekutima. Do supozeble oni ne liveras kolektojn da ĉipsoj inter si diferencaj, sed ordigas la ĉipsojn laŭ grandeco, forigas ĉipsojn difektitajn, aŭ simile. Tial mi preferas la simplan kaj same ambiguan oni ordigis ĉipsojn, kiel proponis kelkaj aliaj el niaj tradukintoj.

    Evidentiĝis ankaŭ iom da necerteco rilate la ĝustan nomon en Esperanto por potato chips. Unu proponis terpomflokoj, solvon tute bonan (kaj ankaŭ bonlingvan). Alia elektis terpom-fritoj, kiu efektive nomas french fries. Kaj du redonis ĉipsoj, kiu laŭ PIV nomas la ĝustan manĝaĵon: “terpomaj lamenoj, frititaj kaj krustecaj.”

  • you marked prices on merchandise

    Alvenis kvar similaj solvoj: markis prezojn; metis prezojn; afiŝis prezetikedojn; kaj prezo-markis. Ĉiu kaptas la ĝustan ideon, sed kio pri la pli konciza, tamen ne same preciza etiketi – aŭ ĝia pli ofta (sed strange, ne PIV-a) sinonimo, etikedi?

  • mindless work […] done by mindless people

    Jen ankoraŭ alia retorika ripetiĝo, sed la signifoj de la du adjektivoj ne estas tute samaj: mindless work estas laboro tiel simpla kaj rutina, ke ĝi ne stimulas la menson; sed la homoj en mindless people ne estas nepre rutinaj aŭ simplaj. Ili estas mindless ĉar ili agas senpense, zombie, aŭ robote, kvazaŭ mensoj mankas al ili. De la vidpunkto de la dunginto ili estas ne homoj sed nur iloj, kies mensoj ne meritas konsideron.

    Du tradukintoj redonis ambaŭ signifojn per la adjektivo senmensa, kiu ja estas rekta traduko de mindless – sed ĝi estas malofte uzata en Esperanto, kaj mi ne certas, ĉu ĝi klare portas ambaŭ priajn signifojn de la anglalingva vorto.

    Por priskribi mindless work oni pli kutime uzas banala, teda, ks.; tion faris BM per gurda laboro. Por mindless people la pli kutimaj adjektivoj ŝajne estas sencerba kaj sen(pri)pensa. Uzante du malsamajn adjektivojn, tamen, oni perdas la ripetiĝon de la originalo. Ĉu gravas? Eble ne, sed DH sukcesis konservi tiun ripetiĝon per uzo de klarigo anstataŭ adjektivo: laboro [kiu] ne postulis pensadon … farita de senpensuloj.

La sinteza traduko

Jen la kutima provo konstrui solvon uzante la diversajn proponojn de niaj tradukintoj (kun ankaŭ kelkaj arbitraj aldonoj). Kiel ĉiam, ne temas pri definitiva solvo – ĉar tiaj solvoj ne ekzistas en tradukado! – sed pri elektoj laŭ propra gusto.

Por tiuj, kiuj volas vidi ĉiujn proponojn kaj kompari ilin detale, jen paralela prezento.

Mi trovis laboron tiutempe per servo por dungatoj portempaj – ni oftaj klientoj nomis ĝin sklavbazaro. Efektive, temis pri la tuta malo de sklaveco. Tute ne gravis al la estroj, ĉu oni aperis por fari la proponitan laboron, ĉar ĉiam estis pli da kandidatoj ol postenoj. Por ricevi eĉ konsideron, oni devis alveni ĉe la oficejo ĉirkaŭ la sesa, enskribiĝi, sidiĝi, kaj atendi. Kune atendis ankaŭ drinkuloj, esperante perlabori kelkajn botelojn pli, malriĉulinoj kun siaj infanoj, provante suplementi la socialan asignaĵon, junuloj, volante dungiĝi la unuan fojon, pli aĝaj homoj jam maldungitaj, kaj kutime iu povra, senhejma oldulino senĉese parolanta al si mem – kiu neniam dungiĝis, ĉar ŝi portis nur unu ŝuon.

Tie oni sidadis ĝis oficisto sendis onin al laboro aŭ al la hejmo. Hejmeniro signifis neniun enspezon. Denove oni metis nur terpomon en la bakfornon. Aŭ senespere vendis sangon ĉe unu el la klinikoj apud la laborservo. Nur unu fojon mi faris tion.

Laboro signifis laŭleĝe minimuman salajron – minus la impostoj por Onklo Sam’ – por tiom da horoj, kiom la dunginto bezonis. Oni balais plankojn, plenigis kovertojn, inventaris, lavis telerojn, ordigis ĉipsojn (vere!), purigis necesejojn, etikedis varojn … oni plenumis la komision, kio ajn ĝi estis. Preskaŭ ĉiam temis pri gurda laboro farita – laŭ la vidpunkto de la dunginto – de sencerbuloj, ne-homoj luitaj por kelkaj horoj, tagoj, aŭ semajnoj.

La rubriko traduku! nun paŭzas ĝis venontjare. Dankon al ĉiuj partoprenintoj pro iliaj spritaj kontribuoj en 2023!