Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

Board Meetings at the LK, June 8–9th, 2023

Lasta ĝisdatigo: 2023-08-10

Unua kunsido

Estraro Cxeesta: Filipo DORCAS, Alekso MILLER, David BECK, Charlotte BURTON, Fred MEYER III, Margo KEVESS-COHEN

Membraro Cxeesta

22 homoj (inkluzive estraranoj)

La prezidanto bonvenas nin kaj dankas al la rezolucia komitato (Margo kaj David). La rezolucia komitato skribas la oficialajn dankojn, honoran membrecon, ktp. Jarraportoj estas haveblaj nun, kun informo pri la agadoj de E-USA kaj siaj komitatoj kaj financaj raportoj pri la antauxa jaro. La prezidanto parolas pri la plibonigxo de la organizajxo dum pasintaj jaroj, inkluzive finance. Poste, li resumas la jarraporton, kaj eksplikas la rilaton inter E-USA kaj ESF. Ni sxangxu kelkajn malgrandajn erarojn, kaj klarigi, ke “Stipendioj kaj Premioj” ne rilatas al la film-festivalo, kaj ke la monon por la 1910 projekto ne kostis al E-USA. Kun tiuj sxangxoj, Brandono proponas, ke ni akceptu la Jarraporton, kaj Fred subtenas. La membraro unuanime akceptas.

Davido klarikas, ke ni priparolu financajn aferojn angle, kaj, ke la bugxeto temas pri cxiu-tagaj kostoj. The budget relates to overhead costs for the organization. Rachel asks about the bookstore, and David clarifies that we still do sell some books, and we pay some rent for Bill using a room of his house for storing books to sell. Currently, we ship many books from UEA, but UEA is considering discontinuing its book service, so discussion arises as to how Esperanto-USA should consider changing our book service. Margo and one other mention that Hanso kaj Licxjo currently are working on a book service out of the USA, and Brandon mentions the library that the Canadian Esperanto Association runs for its members. The topic of membership dues arises, and Fred clarifies that the Membership Committee is discussing this. Alex mentions that, if the issue with Amazon is the uncertainty of which books are good, then we can curate a list of which Amazon items for Esperanto are high quality. Moving back to the budget, David clarifies that the Cost of non-inventory sales should be about 10% less than the non-inventory sales. Fred moves to make that edit, and Brandon seconds. Unanimously approved. Chuck Mays moves to accept the budget. Rachel Helps seconds. Unanimously approved.

Filipo petas volontulojn por niaj komitatoj. Edukada komitato estas gvidata per Margo kaj temas pri kiel Esperanto-USA subtenu Esperanto-edukadon. Ekzemple per skribado de artikolojn por Usona Esperantisto pri lingvaj temoj. Tiuj cxi artikoloj uzas la klarigojn de Licxjo MILLER pri Esperanto. Pro la laboro de Margo kun tiu komitato, E-USA pagis la kostojn por la KER-atestilojn de Euxropo por la ekzamenintoj dum la pasinta jaro. Nun ili pripensas kion fari pri kursoj por usonanoj, kiel la Londona Klubo havas.


Dua kunsido

Cxeestas: Filipo DORCAS, Alekso MILLER, David BECK, Charlotte BURTON, Margo KEVESS-COHEN, Fred MEYER III

26 homoj enetute

Ni spektas filmeton, per kiu Duncan CHARTERS salutas la kongreson nome de UEA kaj petas, ke homoj aligxu al UEA kaj parolas pri etekilo kaj la venonta Universala Kongreso.

Filipo anoncas la rezultojn de la balotado, ke Brandono SOWERS estos prezidanto, Hoss FIROOZNIA estos vic-prezidanto, kaj la novaj estraranoj estos Quintyn BOBB kaj Enrique HARO. La kongreso dankas al la aliaj kandidatoj: Charles GERMANY kaj Logan HALL.

Pri la loko de la venontjara LK, la opcioj estas: Los-Angxeleso, CA, Koro de Aleno, ID, kaj Springfield, MA. El tiuj tri nur Los-Angxeleso havas lokan grupon. Rafa proponas, ke ni akceptu la proponon de Los-Angxeleso. Margo subtenas. Charlotte diras al la aliaj du grupoj, ke ili rajtas partopreni la LKK-n por Los-Angxelesan Kongreson, kaj Chuck MAYS diras, ke la cxi-jara LKK ankaux helpu al la novan klubon. Davido klarigas, ke la Los-Angxelesan klubon ne havas unu lokon por gxi, sed havas kelkajn ideojn. La kongreso vocxdonas, kaj la propono estas unuanime aprobita.

Fred parolas pri la grandaj laboroj de Filipo DORCAS por Esperantujo en Usono, kaj la estraro kaj kongreso honoras lin per trofeo kiel dankon por liaj 12 jaroj kiel prezidanto kaj liaj jardekoj da servo al E-USA.