Presita el Usona Esperantisto № 2023:4 (jul–aŭg)

Is it time to rethink the Landa Kongreso?

Lasta ĝisdatigo: 2023-08-13

Hoss is Vice President of E-USA. Contact him at hoss ĉe lodestone punkto org.

[figure]
New York City, veiled in wildfire smoke. Photo by Anthony Quintano. CC-BY.
[figure]

Should we consider more environmentally-friendly alternatives to our national congress?

July 2023 was not only the hottest month in recorded history; it was the hottest for our planet in over 10,000 years. Global temperatures reached roughly 1.5ºC above preindustrial averages, a level that is forecast to become the “new normal” by the end of the decade.

The results were calamitous. Here in North America, residents of the southern U.S. endured temperatures above 100ºF for weeks, and wildfires raged out of control across the continent. In the northeast, where I live, we saw phenomena unknown in recent memory: for days, smoke from Canadian wildfires darkened the skies, making outdoors activities hazardous, and a “thousand year” flood ravaged portions of Vermont and New York.

According to climatologists, average yearly CO2 emissions will soon need to fall below two tons per person in order to avoid an even more catastrophic warming of 2ºC. But average emissions remain around four tons per person worldwide, and here in the U.S., it’s more like sixteen tons per person. One of the largest sources of that CO2 is transportation, and jets are especially wasteful: even a relatively short flight—from New York to Raleigh and back, for example—can emit between a quarter to half a ton of CO2 per passenger.

I’m not suggesting that we stop traveling, of course. But to avoid creating an even hotter future, we’ll need to cut out our less important trips—especially if they involve long-distance travel for only a short stay at the destination.

Congresses of the past

Esperantujo has a long history of annual congresses. It’s a tradition born of necessity: when Esperanto-USA (then ELNA) was founded in the early 1950s, the in-person congress was one of the few practical means available for board members to communicate as a group in real time. In those days the congress had essential administrative and legislative functions. It could also be a relatively long affair, sometimes lasting for up to five days.

Today, the Landa Kongreso has become a weekend event held more for amusement than for administration. We do have board meetings at the congress, but they’re largely redundant, because we already hold regular meetings online.

So we’re faced with a difficult question: how can we responsibly ask our members to fly thousands of miles across the country each year for such a short event, especially when its administrative functions are largely obsolete? Can we somehow retain the social aspect of an in-person event without the long-distance travel?

Multiple regional events

An alternative can be found in the regional Esperanto gatherings that occur throughout the year, often without any support from Esperanto-USA. Among the largest and best known are TKEK (in California), NOREK (in the northwest), ARE (in the northeast), and PER (mid-Atlantic). Most recently we’ve also seen the rise of Paralela Universo, a series of short, informal get-togethers arranged online.

Rather than staging the annual congress in its currently monolithic, expensive form, what if Esperanto-USA were to instead devote its resources to assisting with regional gatherings throughout the year? Regional events are within reach of more people, require less travel expense, and can be held at a time of year when the local weather is most suitable.

Multiple mini-NASKs, too

Making the idea of regional gatherings even more attractive, we recently had a proposition from the Esperantic Studies Foundation (ESF, sponsor of NASK). They noted that the summer institute presents a travel dilemma as well; in particular, it attracts more participants when held alongside the LK, such that people can attend both events with just a single trip.

Therefore, to make NASK easier to attend for a wider audience, ESF is considering splitting it into a series of separate courses held at regional gatherings throughout the year. And because NASK has now ventured into online courses, it can also offer virtual instruction before each regional event, thereby extending and enriching participants’ time in “Esperantujo.”

Plans for a traditional Kongreso are already underway for 2024, but what about the following year? Should we consider partnering with multiple regional events throughout 2025 instead of holding a single LK in one location? We’d especially like to hear from you if you’re involved in organizing a regional event. (Or if you’re interested in doing so!)


Esperanto-versio

Ĉu ni serĉu malpli poluajn alternativojn al la Landa Kongreso?

Julio de 2023 estis ne nur la plej varma monato iam registrita por nia planedo; ĝi estis la ankaŭ plej varma en pli ol 10 000 jaroj. La averaĝa monda temperaturo altiĝis ĝis proksimume 1.5ºC super antaŭindustriaj averaĝoj – al nivelo, kiu laŭdire fariĝos la “nova normalo” antaŭ 2030.

La rezultoj de tiu varmo estis katastrofaj. Ĉi tie en Nordameriko, loĝantoj de suda Usono suferis dum semajnoj pro temperaturoj je pli ol 100ºF, kaj neregeblaj incendioj brulis diversloke tra la kontinento. En la nordoriento, kie mi loĝas, okazis aferoj nekonataj al ni: dum tagoj, sufoka fumo el kanadaj incendioj malheligis la ĉielon kaj minacis sanon, kaj “miljara” inundo ruinigis partojn de Novjorkio kaj Vermonto.

Laŭ klimatsciencistoj, por eviti eĉ pli katastrofan varmigon de 2ºC, individua eligo de CO2 devos baldaŭ fali ĝis proksimume po du tunoj jare. Sed tutmonde la averaĝo restas je proksimume po kvar tunoj, kaj ĉi tie en Usono, je proksimume po dek ses. Unu el la plej abundaj fontoj de tiu CO2 estas la transporto, kaj jetoj estas aparte malŝparaj: eĉ relative mallonga flugo – de Novjorko al Ralio kaj reen, ekzemple – povas eligi inter kvaron- ĝis preskaŭ duon-tunon da CO2 por ĉiu pasaĝero.

Mi ne sugestas, ke ni ĉesu vojaĝi entute. Sed por eviti eĉ pli varmegan estontecon, ni devos elimini almenaŭ la malplej necesajn vojaĝojn – aparte se temas pri longa veturado por nur kelktaga restado.

Kongresoj en la pasinteco

Esperantujo havas longan tradicion de ĉiujaraj kongresoj, kaj tiu tradicio venis el neceso: Kiam Esperanto-USA (tiam ELNA) fondiĝis en la 1950-aj jaroj, ĉeestaj kongresoj estis unu el la malmultaj praktikaj rimedoj por realtempa komunikiĝo inter la estraranoj. La kongresoj do havis gravajn administrajn kaj leĝodonajn rolojn. Ili estis ankaŭ relative longaj aferoj, foje daŭrantaj kvin tagojn.

Hodiaŭ, kontraste, la LK estas semajnfina evento kaj servas ĉefe por amuzo, ne administrado. La estraro ja okazigas kunsidojn tie, sed ili estas efektive redundaj, traktante la samajn aferojn, kiajn ni jam traktas regule per retaj komunikiloj.

Do malfacila demando alfrontas la estraron: ĉu estus respondece peti, ke niaj membroj flugu milojn da mejloj ĉiujare por nur kelktaga afero, kiu – almenaŭ administre – ne plu necesas? Ĉu eblas konservi la socian aspekton de ĉeesta kongreso sen la longdistanca vojaĝo?

Pluraj regionaj kunvenoj

Unu alternativon prezentas la regionaj kunvenoj, kiuj jam delonge okazas tra la lando, ofte sen ajna subteno de Esperanto-USA. Inter la plej grandaj kaj bone konataj estas TKEK (en Kalifornio), NOREK (en la nordokcidento), ARE (en la nordoriento), kaj PER (mezatlantiko). Plej lastatempe aperis ankaŭ Paralela Universo: disa kolekto de unutagaj, malgrandaj kunvenetoj ĉirkaŭ la mondo.

Anstataŭ okazigi kongreson en la nuna formo – jara, unuloka, kaj multekosta – kio se Esperanto-USA subtenos plurajn regionajn kunvenojn tra la jaro? Regionaj eventoj estas alireblaj por pli multaj homoj, postulas malpli kostan vojaĝadon, kaj povas okazi en tiuj partoj de la jaro, kiam la lokaj klimatoj estas plej plaĉaj.

Ankaŭ pluraj NASK-etoj

Donante pli da allogo al la ideo, ESF (kiu okazigas NASK-on) lastatempe proponis ion al ni. Ili delonge rimarkis, ke ankaŭ la kursaro estas defia afero por multaj pro longa vojaĝado. Rezulte, la kursoj plej prosperas kiam ili okazas sinsekve kaj samloke kun la LK, tiel ke oni povas vojaĝi nur unufoje por partopreni ambaŭ eventojn.

Por faciligi ĉeeston por pli multaj homoj, ESF konsideras okazigi NASK-on per apartaj kursoj ĉe la regionaj eventoj. Kaj ĉar NASK nun eksperimentas per reta instruado, ĝi povus eble oferti ankaŭ virtualajn kursojn ĝuste antaŭ la regionaj eventoj, por plilongigi kaj pliriĉigi la sperton de partoprenantoj.

Kion vi opinias? Jam estas planoj por tradicia Landa Kongreso en 2024, sed kio pri la sekva jaro? Ĉu ni konsideru novan vojon por 2025, kun pluraj lokaj eventoj tra la jaro anstataŭ unusola, unuloka LK? Ni aparte volas aŭdi de vi se vi mem organizas (aŭ volus organizi) regionan kunvenon.