Presita el Usona Esperantisto № 2022:4 (jul–aŭg)
Krucvortenigmo
Jen nova krucvortenigmo danke al Timoteo Boronczyk. Inter la solvintoj ni lotumos $10-rabaton de la libroservo. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio, aŭ poŝte aŭ rete, antaŭ la 25-a de Oktobro. Bonŝancon!
Horizontale
- Milda tuŝet’
- Religia fordonac’
- Ceremoni’ kun akvo
- Amata
- Kvitiĝe transdoni monon
- Konservita parametr’ de programo
- Simpatia ul’
- Plaĉa flarcel’
- Fari strekojn sur io
- Il’ por kapti fiŝojn amase
- Komparacia grado
- Pensaĵ’
- Ĝena enu’
- Eligi lumon
- Il’ por preni, porti, teni
- Alaska best’
- La plej evoluita mamul’?
- Melproduktanta insekt’
- La plej norda region’
- Ringforma insul’
- Fali en likveroj
- Sufoka serpent’
- Sinonimo por 26 horizontale
- Baza er’ de vivulo
- Iomete malpli ol duonhektar’
- Ŝanĝi pozicion de io
- Elparoli
- Harmonia voĉson’
- Antikva senmotora veturil’
- Respektoplene al religiaj aferoj
- Malkonsenti
- Teatra rolant’
- Duop’
- Prepozicio de akompano
- “Bona ___o sin trenas testude, malbona kuras rapide.”
- “___ ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.”
- Influi
- Kontraŭa ag’
- Insekt’ kiu timas la lumon
- Trempsaŭc’ por fritoj
- Facile cedanta
- Elfiltra organo
- Senharigi
- Kolorita okulpart’
- Vigla plirapidig’
Vertikale
- Senfenestra ĉambret’
- Ĝene eksciti
- Uj’ farita el tolo
- Diafana juvela mineral’
- Estigi, kaŭzi
- Centr’ de individuo konscia pri si mem
- Paroli samsonece
- Oceana mamul’
- Eksterigi kapablon
- Konstruaĵ’ super rivero
- Post due
- Pun’ de Avo Frosto
- Neflugkapabla bird’ formortinta
- Font’ de elektra energio
- Reĝin’ de la kartoj
- Longa kaj plata lignopec’
- Pafaĵ’ de pafarko
- Musmalamik’?
- Alta estim’ meritita
- Martinia frukt’
- Dispecigi beston por viando
- Antikve hipoteza substanc’ tra la universo
- Paska flor’
- Prakalkulil’
- Prezentanta malmolan terkruston
- “Ne ____o kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj”.
- Rilata al punkto, pri kiu oni parolas
- Korpopart’ en 1 horizontale
- Sicilia vulkan’
- Verkisto Liven ___, alinome Miguel Gutiérrez Adúriz
- Kolektiva pronomo
- Malspecifa tempo
- Provizi per ĉio necesa
- Akcept’ de ies ĉeesto
- Citrusa frukt’
- “Ne venos ____ mem al kato.”
- Malbona ag’
- “… kaj rapide kreskas la ____o …”
- Havanta monon
- Signi per distinga vorto
- “Li tremas kiel aŭtuna ____o.”
- “Mi fartas bone, ĉar mi havas ____on.” (frazo en Duolingo)
- Onklid’
- Malgranda ŝvittru’
- Bostona Esperanta grupo, minus 6 vertikale