Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)
Kaj-kaja antaŭeniĝo
Konsideru duflankajn demandojn.
“Ĉu ni manĝu en ĉina restoracio ĉi-vespere aŭ ĉu vi preferas meksikan manĝon?” Iu demandas pri du eblecoj.
-
Ĉu loka grupo studu gramatikon dum la klubkunveno aŭ ĉu la grupo faru ion pli amuzan?
-
Ĉu Esperanto-USA sendu poŝte la paperan bultenon Usona Esperantisto al la membroj, aŭ ĉu ĝi eldonu elektronike?
-
Ĉu ni fokusiĝu en niaj internaj taskoj, aŭ ĉu ni doni atenton al internaciaj rilatoj kaj projektoj?
-
Ĉu la estraro de Esperanto-USA laboru pri diskonigo al la ne-Esperanta publiko, aŭ ĉu ni donu la atenton al lokaj grupoj?
Ĉar ni ofte rimarkas la duecon de decidoj, ni ofte pensas en tiuj terminoj en nia planado kaj decidoj. Certe iuj demandoj estas de la kategorio “aŭ aŭ”, sed multaj ne estas.
Ofte estas manieroj pensi pli inkluzive. Kiam ni alfrontas du opciojn, unu tento estas pensi laŭ limigita dueco, elektante unu aŭ la alian, kvazaŭ la elektoj estas reciproke ekskluzivaj. Ni estas tiel envolvitaj en tiu procezo, ke ni foje neglektas aliajn elektojn, eĉ kiam ili eblas. Tiel, anstataŭ pensi pri unu elekto aŭ la alia ekskluzive, ni povas pensi pri ambaŭ elektoj. Eble ni povas elekti prioritaton, kiu meritas la atenton, kaj ankaŭ sekvi la alian elekton kiam konvene.
Tiamaniere la Estraro de via Esperanto-USA antaŭeniras konsiderante ĉiujn ŝancojn kaj respondecojn, kiuj estas antaŭen. Ekzemple, ni ne nuligas nian paperan bultenon kvankam kelkaj membroj preferas la elektronikan formon. Ni ne volas forlasi iun. Kelkaj membroj aŭ ne havas aliron al la elektronika formo aŭ ili simple preferas paperon.
Pli vasta pejzaĝo de projektoj postulas pli da laboro kaj atento. Via estraro kreas pli da oportunoj por volontuloj kaj komisias taskojn. Kvankam estraranoj estas okupataj en la gvidaj roloj, ni bezonas vian helpon. Atentu anoncojn en Usona Esperantisto kaj nia YouTube-kanalo, la ĝisdatigojn kaj aliajn mesaĝojn senditajn retpoŝte, informon de via regiona kunordiganto, kaj niajn diskutojn en sociaj komunikiloj. Via helpo ebligos al Esperanto-USA antaŭeniri, ne ekskluzive elektante nian engaĝiĝon, sed pensante, ke ni povas fari kaj ĉi tiun projekton kaj ankaŭ la aliajn, en “kaj-kaja” pensmaniero. Ni antaŭeniras “kaj-kaje”.