Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

Tempomastro

Lasta ĝisdatigo: 2021-04-06

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli.

Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Estis terura aŭto-kolizio. Ĝono certe ne supervivus tiun akcidenton. Tamen, iel li trovis sin piediranta apud la aŭtoŝoseo.

Li alvenis al dometo, el kie aŭdiĝis voĉo, kiu nombris: “2020, 2021 …”

“Jen vi, Ĝono,” murmuris maljunulo. “2027, 2028 … Sidiĝu. Mi baldaŭ finos. Estos via vico. 2098, 2099 …”

“Kio?” flustris Ĝono. “Kion vi volas de mi?”

“Ke vi fariĝu nova tempomastro, estas via vico. 2253, 2254 …”

“Kio?! Lasu min en paco, frenezulo!” Ĝono forkuris.

Li ne rimarkis la rapidantan veturilon. Ĝi trafis lin.

Kontrolinte la identigilon de la mortinto, oficiro ne povis kredi siajn okulojn: la viro estis naskiĝinta antaŭ tricent jaroj.