Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

ESP-Disk’ kaj Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2021-04-30
[figure]

Vi probable ne scias, ke Esperanto ludis signifan rolon en la disvolviĝo de libera ĵazo. Libera ĵazo, kiu aperis meze de la 1960-aj jaroj, estas multe malpli rigida kaj strukturita ol aliaj ĝenroj de muziko, inkluzive de aliaj specoj de ĵazo. Iuj eble nomus ĝin ne “muziko” sed “bruo”, ĉar mankas en ĝi la belsonaj formoj ofte trovitaj en aliaj muzikstiloj. Tamen, kiom mankas la belsonaj formoj, tiom ĝi kapablas esprimi realajn, kompleksajn emociojn.

Pro la strangeco de libera ĵazo kaj ĝia tuta manko de komerca valoro, neniu diskeldonejo krom unu interesiĝis pri ĝi. Ekde ĝia fondiĝo en 1963, ESP-Disk’ estis la ĉefa diskeldonejo por artistoj kiel Albert Ayler, Giuseppi Logan, Sun Ra, Ornette Coleman, Paul Bley, kaj multaj aliaj (vizitu ĉi tiun Spotify-ludliston por aŭskulti iom de la muziko de ESP-Disk’). Verŝajne ne estas troigo diri, ke se ESP-Disk’ ne estus registrinta la muzikon de tiuj artistoj, granda parto de la libera ĵazo mankus al historio. La literoj “ESP” en la nomo indikis – kaj la apostrofo konfirmis – ligon inter tiu nova stilo de ĵazo kaj la internacia lingvo, Esperanto. La historio de ESP-Disk’, ĝia fondinto Bernard Stollman, kaj multaj el la ESP-artistoj estas priskribita en la libro Always in Trouble: An Oral History of the Most Outrageous Record Label in America de Jason Weiss, kiu aperis en 2012.

Stollman, la plej maljuna el sep infanoj, elkreskis en Plattsburgh, Novjorkio. Liaj gepatroj, judaj enmigrintoj el Pollando, kreis ĉenon de vestbutikoj tra la ŝtato. Bernard studis juron ĉe la universitato Columbia, kaj poste, kiel novjorka advokato en la fruaj 1960-aj jaroj, li renkontis plurajn eminentajn ĵazistajn klientojn. Stollman ofte helpis tiujn klientojn kaj iliajn familiojn, eĉ senpage, do li rapide akiris ilian konfidon. Stollman mem neniam estis ĵaz-spertulo. Tamen li sentis instinktan allogon al libera ĵazo. “Mi tre rapide konsciis, ke tiuj homoj estas spirite profundaj. Ili ne estis amuzistoj – ili estis komponistoj kaj artistoj, kaj ilia muziko estis ĉio por ili. Mi ekkonsciis tiun seriozecon. Mi nutris min per ĝi. Mi trovis bezonon por plenumi.”

Kvankam ESP-Disk’ estas nun precipe konata kiel eldonejo por libera ĵazo, ĝi registris tre diversajn stilojn. Ĝiaj artistoj inkluzivas The Fugs, The Godz, The Holy Modal Rounders, Pearls Before Swine, Patty Waters, kaj la faman inkaan kantistinon Yma Sumac. Estis ankaŭ diskoj kun paroladoj de verkistoj William Burroughs kaj Timothy Leary. La fadeno kiu konektas ĉiujn ESP-diskojn esprimiĝas per du proklamoj presitaj sur ĉiu kovrilo: You never heard such sounds in your life (“Vi neniam antaŭe dum via vivo aŭdis sonojn tiajn”) kaj The artists alone decide what you will hear on their ESP-Disk’ (“Sole la artistoj decidas, kion vi aŭdos en ties ESP-Disk’”).

Verŝajne la plej surpriza artisto aperinta en tiuj diskoj estis la murdisto Charles Manson. Manson registris diskon en 1967, antaŭ la fifamaj krimoj, ĉe la studio de Dennis Wilson de The Beach Boys. Stollman aŭdis pri la disko post kiam okazis la krimoj, kaj elektis distribui ĝin. Laŭ li, Manson estis kaj viktimo kaj krimulo. “Mi opinas, ke la registaro uzis la procesadon [de Manson] por misfamigi la hipian movadon pro ĝia opozicio al la milito en Vjetnamujo.” Li daŭrigis: “Mi neniel subtenis lian konduton, kaj mi supozis, ke verŝajne li kaj ‘la Familio’ multe komercis per kokaino. Tiuj murdoj estis karakterizaj de fiaskintaj kokain-negocoj … tamen tio neniam menciiĝis dum la proceso, ĉar enmiksiĝis en la afero tro multe da famaj nomoj.” Interesa teorio, sendube! Menciindas, ke profitoj de la Manson-disko estas pagataj al la familioj de la viktimoj.

Antaŭ la kreo de ESP-Disk’, Stollman interesiĝis pri Esperanto. En 1963 li ĉeestis la Landan Kongreson de ELNA en Pittsburgh. Duncan Charters, kiu ĉeestis tiun kongreson, memoras: “Ĝi estis ege sukcesa kongreso, kun partopreno de la urbestro. Ĝin organizis ĉefe Frans Jahger, dana enmigrinto kaj aktivulo, kiu kun gitaro kantis kaj kantigis simplajn kantojn por gajigi grupojn de esperantistoj. Tiuj reliefiĝis en bankeda programo de la kongreso.” Dum la kongreso, Charters “proponis por mi la unuan publikan version de [humura skeĉo] ‘Mia eskterlanda vojaĝo’, kiun mi kopiis de prezentaĵo de John Wells en la londona Esperanto-kabaredo.”

[figure]

Stollman aŭskultis tiun prezenton kaj plurfoje la kantojn de Jahger. “Do li ekhavis la ideon krei diskon kun tiu enhavo, plus la traduko de ‘Babi Jar’ de lia amiko, pola tradukisto kaj esperantisto Julius (Yul) Balbin”, rakontis Charters. “Ni iris al studio … kaj tre rapide, laŭ la posta stilo de Bernard por registrado de muzikistoj, faris ĉion preskaŭ sen la bezono ion refari, do en mallonga tempo por eviti altajn studiokostojn. Bernard jam havis ĉiujn necesajn kontaktojn en 1963, kaj post la kreo de la disko, li sciis ke li havos la kapablon krei entreprenon por vendi diskojn de la muzikistoj kiujn li estis konanta en Novjorko.”

Tiu disko, Ni Kantu en Esperanto, fariĝis en 1963 la plej unua disko de ESP-Disk’. Charters diras: “estis sufiĉe da intereso por vendi minimume kelkcent, efektive pli ol la produktado de multaj el liaj aliaj diskoj, do la akcepto kredeble kuraĝigis lin ĉar li povis iniciati la projekton, rapide ĝin konkludi, produkti preskaŭ tuj la diskojn, kaj vendi sufiĉajn por montri ke ekzistas malgranda merkato kiu povus ion enspezigi rezulte.” Do Ni Kantu estis sukcesa provaĵo por la ideo de Stollman krei diskeldonejon, danke al la subteno de Esperantujo!

Charters klarigis al Bernard, ke li “iom malemis registri la skeĉon por la disko ĉar ĝia estis originalo de John Wells, kaj mi petis ke li minimume indiku tion sur la kovrilo. Bernard diris ke tute ne estas problemo ke mi faras tion, kaj poste forgesis aŭ ne volis aldoni la nomon de John Wells al la priskribo sur la disko, kio kaŭzis postan embarason al mi, aparte pro la reago de John!” Aj!

Ni Kantu en Esperanto estis tiel unika kaj nekutima kiel ĉiuj sekvantaj ESP-diskoj. Ĝi estis unu el manpleno da Esperantaj diskoj haveblaj tiutempe. “Bernard estis iusence pioniro, kiu montris la vojon al la sukcesoj de centoj da Esperanto-artistoj poste. Dum jardekoj oni petegis reeldonon de la disko, do supozeble la apero de la KD kontentigis tiun deziron.” (La enhavo de la disko estas nun trovebla rete ĉe Spotify kaj YouTube.)

Neniam sekvis dua Esperanto-disko de ESP-Disk’. Laŭ Charters, Stollman “deziris produkti pli da diskoj en Esperanto, sed simple ne ekzistis aliaj ebloj en Usono tiutempe. Li pensis pri serĉado de muzikgrupoj en Eŭropo, sed tio neniam efektiviĝis. Lian revon eldoni muzikon en Esperanto fine transprenis Vinilkosmo. Tiu unua disko jam elĉerpis la eblojn de niaj talentoj, do li ne petis nin fari duan! … Li klopodis kontaktiĝi kun la organizantoj de la koncertvojaĝo de The Beatles [en 1963], kaj kiel ĉiam, kun grandaj esperoj, tiukaze ke li konvinkos la grupon kanti almenaŭ unu kanton en Esperanto.” Kia venko estus tio!

En la libro Always in Trouble, pluraj el la artistoj plendas, ke Stollman ne pagis ilin tiom, kiom li promesis. Jahger, Charters, kaj Balbin neniom ricevis por sia laboro pri Ni Kantu. Ili kontentiĝis pro apero de la disko mem, kaj ne atendis pagon. Du aferoj ŝajnas sendubaj, laŭ preskaŭ ĉiuj, kiuj konis Stollman: la diskoj de ESP-Disk’ ne amase vendiĝis, kaj Stollman mem neniam havis multan monon.

[figure]

Stollman lanĉis ESP-Disk’-on uzante monon de sia patrino. Sed post kvar jaroj, li jam ne havis sufiĉe por bone funkcii. En 1974, post eldonado de 125 diskoj, li fermis la firmaon pro tuta manko de mono. Li tiam ekhavis “realan postenon”: li fariĝis advokato por Novjorkio, kie li laboris dum 15 jaroj. En 2005, Stollman revivigis ESP-Disk’-on, reeldonante la pli fruajn diskojn en KD-formo, samtempe registrante novajn. La plej unua KD en la serio estis Ni Kantu en Esperanto.

Kvankam Stollman klare interesiĝis pri Esperanto, “li tamen neniam prenis la tempon por plene lerni ĝin, do multe preferis paroli en la angla, kiam eblis”, memoras Charters. Samtempe “lia koncepto pri la valoro de Esperanto estis vasta.”

Legante Always in Trouble, oni sentas ke Stollman estis ĝenerale kompatema, helpema homo. Multaj el la artistoj rakontas, ke Stollman gastigis ilin ĉe sia hejmo, kaj prezentis ilin al homoj, kiuj helpis iliajn karierojn. Charters rakontas, “Li certigis, ke mi havis lokon por loĝi en Novjorko kaj provizis sufiĉe da manĝoj, por ke mi ne malsatu, kiel preskaŭ okazis al mi en alia vizito … Li ĉiam pretis helpi ĉiumaniere, persone, profesie, Esperante. Elstara ekzemplo por multaj, ne sukcesa en la kutima senco ĉar eĉ kiam mi vidis lin en 2009, li vivis je eta pensio kaj sociasekuro, en senmebla dormoĉambro (nur lito kaj seĝo), ĉar la enspezoj por la diskoj kaj KD-oj precize sufiĉis por pagi la kvar laborantojn, kun nenio pli por li mem.”

Dum la jardeko antaŭ sia forpaso en 2015, Stollman interesiĝis pri maŝintradukado. Li laboris kun Charters kaj aliaj por krei sistemon uzantan la ideon Distributed Language Translation, kiu utiligas Esperanton kiel interlingvon. Sed tio estas temo por alia artikolo!

ESP-Disk’ estas precipe konata, tiom ke ĝi estas konata, por ĝia rolo en la disvastigo de libera ĵazo dum la 1960-aj jaroj. Kaj se neniam ekzistus ESP-Disk’, signifa parto de la historio de muziko estus perdita. Esperantujo donis al ESP-Disk’ ĝian unuan etan venkon, kaj tio donis al Stollman kuraĝon disvastigi muzikajn voĉojn, kiujn la mondo ankoraŭ ne pretis akcepti. Esperantujo havas longan historion de voĉoj, por kiuj la mondo ne pretas. Kvankam la sukceso de ESP-Disk’ ne estas la fina venko, tamen tiaj etaj venkoj vivtenas nian esperon.