Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

La tombisto

Lasta ĝisdatigo: 2021-02-04

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli.

Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

“Nu, se oni devas fosi tombon”, pensis la tombisto, rigardante la ĉirkaŭaĵojn, “jen sufiĉe bela loko, mi supozas”. La mezaĝulo denove turnis sian atenton al la laboro, ĝuante la freŝan aeron.

Li faris malmulton por distri sin kaj malemis al diboĉado (kvankam li neniam rifuzis glason da biero, kaj pro sia vetemo li eble ŝuldis iomete tro). Li taksus sian vivon simpla, kaj, almenaŭ ĝis tiu punkto, enuige senaventura.

“Ĉu jam sufiĉas la profundo?”, li demandis petmiene al la viro kiu gvatis la fosadon.

“Sufiĉas”, replikis seke la sikario, kiu indikis per sia pistolo, ke la tombisto eniru la truon.