Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

“Ho, mia kor’!”

Lasta ĝisdatigo: 2021-02-09

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli.

Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Mi amis ŝin. Tio estas certa. Tio devas esti certa, aŭ mi freneziĝos.

Fojfoje ni kverelis. Kompreneble. Ĉiu paro kvereletas. Tio signifas nenion. Tio signifas nur, ke ni ambaŭ estis emocio-riĉaj homoj. Neniam mi povis dolorigi ŝin, nek ŝi min.

Do ne estis ŝi, kiu priridis min en la ĝardeno. Ne estis mi, kiu havis tranĉilon ĉemane. Ne estis ŝi, kies sango ekfloris kiel rozoj. Ne estis mi, kiu mortigis ŝin.

Tio estas aĉa mensogo.

Tamen nun la dratoj de la mensogdetektilo premas sin kontraŭ mia frunto. Mia amo premas sin kontraŭ mia koro.

Ne batu maltrankvile.

Ne batu.

Ne …