Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Interkultura Novelo-Konkurso

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-04
[figure]

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) ĉe MondaFest’ 2020 sub la aŭspicio de UEA. La prezidanto de la konkurso estas François (Francisko) Lorrain el Kebekio, kaj Nicola Ruggiero el Italujo estas sekretario. “Ni tre antaǔĝojas pri la alvenontaj kontribuaĵoj. Certe tiu ĉi konkurso helpos plu kulturi nian literaturon kaj nian homaranismon en tiu ĉi epoko”, deklaras ili.

INK okazas ĉirkaŭ la temo KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin kaj jam ricevis novelojn el Eŭropo kaj Ameriko. Verkemuloj el la tuta mondo bonvenas sendi siajn tekstojn ĝis la 20-a de Junio 2021. Interkultura juĝantaro elektos la gajnintajn novelojn, kiuj ricevos premiojn de 500, 300 kaj 200 eŭroj laŭ la 1-a, 2-a kaj 3-a loko, respektive. Jen kompleta regularo. La konkurso-rikolto estos publikigita kiel bitlibro.