Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Partoprenu en la Belartaj Konkursoj de UEA

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-02
[figure]

UEA instigas beletremulojn konkursi per altkvalitaj verkoj en la nova okazigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Esperantujo. Plie, oni anoncas la enkondukon de nova branĉo, nomata “Kantoteksto”, kun la celo provizi E-kantistojn per bonaj kantotekstoj por iliaj repertuaroj. La unusola premio en tiu branĉo konsistos el muzikigo de la premiita teksto kaj prezento de la rezulta kanto fare de kantisto aŭ kantogrupo.

La rezultojn oni anoncos, ĉu ĉeeste, kadre de la 106-a Universala Kongreso de Esperanto en Belfasto (Nord-Irlando), se oni ĝin fine povos okazigi, ĉu iam, inter Julio kaj Septembro, kadre de virtuala BK-Festo samspeca kiel la ĉi-jara. Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo “Infanlibro de la Jaro”. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo.

La branĉoj estas: Poezio, Prozo, Prozo/Mikronovelo, Teatraĵo, Teatraĵo/Monologo, Eseo, Infanlibro de la Jaro, Kantoteksto.

La absoluta limdato por ricevo de Konkursaĵoj estas la 31-a de Marto 2021.

Por pli da informo, bv. vidi la plenan regularon ĉe UEA.