Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

Going asynchronous

Lasta ĝisdatigo: 2020-11-18

Hoss estas Direktoro de E-USA. Oni povas kontakti lin ĉe hoss ĉe lodestone punkto org.

[figure]

Al la estraro ne mankas entuziasmo kaj talento, sed malofte ni sukcesas realigi niajn ideojn. Planoj estas proponitaj, sekvas entuziasmaj pridiskutoj … kaj finfine, tro ofte, okazas nenio. Tempo pasas, la estraro distriĝas, kaj la planoj finfine forvaporiĝas.

Ekzemple: en antaŭa raporto mi proponis forigi pasvort-protekton de la estraraj protokoloj por fari nian organizon pli malkaŝa. La propono tuj aldoniĝis al nia oficiala agendo, kelkaj membroj esprimis entuziasmon en nia diskutforumo, kaj neniuj kontraŭis. Sukceso, ĉu ne? Bedaŭrinde ne. Pasis jam pli ol du monatoj, sed nenio ŝanĝiĝis.

La problemo grandparte estas burokrata: ni havas nur po unu unuhoran kunsidon monate por niaj oficialaj diskutoj. La estraro konsistas el volontuloj loĝantaj dise tra pluraj horzonoj, do ne estas surprize, ke preskaŭ duono el ili ne povas partopreni je la ĝusta horo. Tial foje mankas “kvorumo” – la minimuma nombro da ĉeestantoj por validaj voĉdonoj. Kaj eĉ kiam ekzistas kvorumo, foje mankas tempo en tiu sola horo por trakti eĉ la malnovajn erojn el la pasintfoja agendo. Membroj de la estraro maltrafas gravajn diskutojn, proponoj velkas, kaj planoj mortas.

Feliĉe, aferoj ŝanĝiĝas. Ekde nia lasta kunsido, ni adoptis rezolucion por “nesinkronaj” kunsidoj per sekura, tekstmesaĝa forumo. La estraro jam delonge uzas tiajn forumojn por neoficialaj diskutoj – sed estante neoficialaj, la diskutoj malofte transformiĝis en agadon. Ekde nun, tamen, estraranoj rajtas fari novajn proponojn, subteni proponojn de aliaj, kaj voĉdoni iam ajn, je tempoj por ili oportunaj. Ne plu ekzistos kialo por resti ekster la diskutado, aŭ por lasi proponojn velki dum monatoj.

Jen ŝanĝo eta, kaj longe posttempa. Tamen ĝi estas progreso. Kaj espereble ĝi kondukos nin al eĉ pli granda progreso estontece.


Despite its wealth of enthusiasm and talent, the Board of EUSA sometimes has problems getting things done. Plans are proposed, enthusiastic follow-up discussions follow … and then, too often, nothing happens. As time passes, the Board gradually gets distracted and the plans evaporate.

For example: in a previous report I proposed removing password restrictions on Board minutes in order to make our organization more transparent. The proposal promptly went on the official agenda, several Board members expressed enthusiasm in our online discussion forums, and no objections were raised. Success? Sadly, no. Over two months have passed, and yet nothing has changed.

The problem is largely bureaucratic: our official decision making is limited to a single hourly meeting per month. The Board consists of busy volunteers spread across several time zones, so it isn’t surprising that up to half sometimes can’t make it at the scheduled time. We sometimes lack a quorum, making voting impossible. And even when a quorum is present, there may not be enough time in that single hour to address agenda items held over from the previous meeting, much less the new ones. Board members are left out of crucial discussions, proposals languish, and plans die.

Fortunately, things are changing. As of our last meeting, a resolution was passed approving “asynchronous” voting via a secure, text-based forum. The Board has long used such forums for unofficial discussion—but, being unofficial, such discussion has rarely translated into action. As of now, however, Board members can submit proposals, second motions, and vote at any time convenient for them. There’s no longer a reason for Board members to be left out, or for proposals to be delayed for months on end.

Admittedly this is a small change, and long overdue. But it’s progress. And hopefully it will allow us to make even greater progress in the future.