Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

La dulingva heredaĵo de Urugvajo

Lasta ĝisdatigo: 2020-10-30
[figure]
La zono en norda Urugvajo (verda koloro), kie oni parolas Portunjolon. (Ilustraĵo surbaze de verko de Diosverde/Vikipedio.)

Same kiel Belgujo, Urugvajo estis establita kiel bufra ŝtato inter du rivalaj najbaroj (Brazilo kaj Argentino). Ĝi estas proksima al la strategie grava enfluejo de la rivero La Plata inter Argentino kaj Brazilo. Komence de sia sendependiĝo en 1828, Urugvajo havis loĝantaron de nur 75 000 homoj, kaj nur unu urbon, Montevideo. La popolo ekster tiu ĉefurbo estis disigita en du regionoj: portugalparolanta en la nordokcidento, kaj hispanparolanta en la sudo.

Hodiaŭ, Urugvajo havas duoblajn lingvan heredaĵon kaj nacian identecon pro ĝia deveno kiel “perdita provinco” de la najbaraj landoj. La hispana estas oficiala lingvo, kiun la centra registaro favoras super ĝia konkuranto, la portugala. Same kiel la Nova Mondo heredis la grandan disputon inter Anglujo kaj Francujo en Kanado, en Sudameriko ĝi heredis la centjaran rivalecon inter Hispanujo kaj Portugalujo. La du iberiaj imperioj konsentis pri la malbone difinita kaj pridisputata landlimo inter si en la Traktato de Tordesillas en 1494.

En 1808 lokaj patriotoj en Argentino malakceptis la aŭtoritaton de sia marioneta vicreĝo, establante gardiston por regi la kolonion en la nomo de la aŭtentika reĝo. Tamen la aŭtoritatoj de Bonaero ne povis establi efikan regadon de la orienta bordo.

Kiam la marioneta vicreĝo en Bonaero translokis sian tribunalon al Montevideo post brita okupado, lia ĉeesto provokis sendependecajn sentojn inter loĝantoj ĉe la orienta bordo. Ili aliĝis al ribela movado kredante, ke ili ĝuos aŭtonomecon en sendependa Argentino. Kiam ilia malkontento pri regado de la nova ĉefurbo atingis kritikan punkton, Argentino insistis pri lojaleco al Bonaero.

La afero pri la statuso de Urugvajo restis maltrankvila kiam, en 1818, Imperia Brazilo, ankoraŭ sub portugala regado, invadis la landon. Britujo formis proksimajn ligojn kun la portugaloj kaj helpis ilin elpeli la francajn trupojn de Hispanujo. En 1821, nun sendependa Brazilo aneksis Urugvajon kiel sian “Cisalpan Provincon”. Tio furiozigis Argentinon kaj tuj provokis “rekuperan” provon reakiri “la perditan” regionon.

Kvankam pli frue oni nomis la lokajn urugvajajn gvidantojn “separistoj”, “gaŭĉaj ribeluloj” kaj “anarkiistoj”, argentinaj trupoj intervenis por protekti la teritorion kontraŭ “brazila submetiĝo”. En 1828, ambaŭ flankoj estis elĉerpitaj kaj akceptis proponon de la Brita Fremda Oficejo fari sendependan ŝtaton el la “Orienta Zono”. La nomo ankoraŭ aperas en la oficiala nomo: “La Orienta Respubliko de Urugvajo”.

En 1830 Urugvajo adoptis novan konstitucion, kaj flagon similan al tiu de Argentino: kun radianta suno sur kampo de bluaj kaj blankaj strioj. Ĝi memorigis, ke iam la du ŝtatoj estis proksime ligitaj. Argentino kaj Brazilo ambaŭ konservis rajton aprobi novan konstitucion de Urugvajo kaj interveni okaze de civita milito. Dum kelka tempo, du rivalaj frakcioj – Koloradoj (favoraj al Brazilo kaj koncentritaj en Montevideo) kaj Blankuloj (en la kamparo kaj favoraj al Argentino) – konkuris por sekvi politikon pli favoran al Argentino aŭ Brazilo, ĝis ili fine konsentis sekvi strikte neŭtralan vojon.

Portunjolo kaj lingva diskuto ĉe la landlimo

La portugalan oni daŭre parolis en la kampara norda regiono apud Brazilo, kaj enkonduko de hispanalingvaj lernejoj en la regiono progresis malrapide. La loka graveco de la portugala estis konsiderinda pro kontrabando de brutoj kaj importado de tropikaj kaj subtropikaj fruktoj el Brazilo.

Multaj lusismos (portugalaj esprimoj aŭ iliaj laŭvortaj ekvivalentoj en la hispana) ŝteliris en la popularan paroladon de Montevideo kiam kamparaj migrantoj translokiĝis en la ĉefurbon.

De 1830 ĝis 1850 streĉiteco daŭris inter Brazilo kaj Argentino, kaj ambaŭ planis reakiri Urugvajon. Brazilo akiris kelkajn rajtojn en urugvajaj aferoj, ekzemple ekstradicion de forkurintaj sklavoj kaj krimuloj, navigadon sur la rivero Urugvajo, kaj impostajn esceptojn por brazilaj varoj.

[figure]
Hispanlingva lernolibro pri Portunjolo.

La ĵus finita Atlas Lingüistico del Uruguay konfirmas ekziston de 25 km larĝa zono tra norda Urugvajo, en kiu granda parto de la loĝantaro estas aŭ dulingva aŭ parolas la miksitan hispan-portugalan dialekton Portunjolo (hispane: Portuñol; portugale: Portunhol). La proksimeco de la regiono al brazilaj televidstacioj kontribuis al la emo de la loĝantaro konservi la dialekton kaj ankaŭ iom da legopovo de la brazila portugala. Cetere, estis pli da edukaj oportunoj ĉe la brazila landlimo. La daŭra ekzisto de Portunjolo montras provon de urugvajanoj plifortigi sian senton de nacia identeco, precipe inter junuloj. Ĝi montras ankaŭ ribelon kontraŭ politiko de la registaro pri “ĝusta hispana parolado”.

Pluraj urugvajaj edukaj ministroj deklaris, ke Portunjolo estas “vulgara” aŭ “malaltklasa dialekto”, kaj ke ambaŭ “normaj” formoj de la hispana kaj portugala devas esti bone instruataj kaj parolataj. Kontraste, urugvaja lingvisto Graciela Barrios defendas uzon de Portunjolo. Ŝi komentis, ke la reguloj fontas el diskriminaciaj sintenoj: “Kiam la registaro akuzas junulojn pri ‘misformado’ de la lingvo, tio estas ruza maniero diri ‘Ni ne ŝatas junulojn.’ La lingvo de la landlima regiono estas nia kultura heredaĵo kaj ne devas malaperi.”

La hispana dialekto de Urugvajo estis forte influita de itallingvaj enmigrintoj, kiuj aldonis italajn vortojn kaj apartan parolmanieron, kiu multe diferencigas la hispanan en Urugvajo disde la hispana en aliaj landoj.

La lingvisto Steven Fischer prognozis, ke Brazilo fine ĉesos esti portugallingva lando, sed prefere parolos nur Portunjolo (Veja, 5 Aprilo 2000) – aserto, kiu kompreneble ofendis multajn en la brazila literatura kaj intelekta mondoj.

Faktoroj plifortigante nacian identecon

Urugvajo altiris multajn enmigrintojn de Hispanujo, Italujo, kaj Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĝi sukcesis fondi liberajn instituciojn, atingis altan edukan nivelon por multaj siaj civitanoj, konservis esencajn liberojn, antaŭenigis socian bonfarton, kaj helpas rifuĝintojn. Urugvajanoj estas inter la plej entuziazmaj subtenantoj de demokratio.

En futbalo, venko de siaj ĉefrivaloj kaj plurfoja gajno de la monda pokalo helpis krei senton de nacia identeco.

Proporcie al sia popolo, Urugvajo kontribuas pli da soldatoj al la pacaj misioj de Unuiĝintaj Nacioj ol kontribuas iu alia lando.

Laŭdire, Urugvajo estas la plej sekulara lando en la Amerikoj. La sekulariĝo komenciĝis per la relative negrava rolo de la eklezio dum la kolonia epoko, kompare kun aliaj partoj de la Hispana Imperio. Kontraŭklerikaj ideoj disvastiĝis post sendependiĝo, precipe el Francujo, plu erodante la eklezian influon. Civila geedziĝo estis agnoskita en 1837, divorco leĝigita en 1907, kaj religia instruado malpermesita en ŝtataj lernejoj en 1909. En 1917 nova konstitucio enkondukis kompletan disiĝon de eklezio disde la ŝtato, nova afero tiam en Latin-Ameriko.

Pro sia propra historio, geografia situo, lima dulingvismo, kaj strikta sekularismo, Urugvajo havas apartan, malfacile gajnitan identecon.