Presita el Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

VEKiĝo danke al via malavareco

Lasta ĝisdatigo: 2020-01-27

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

Saluton. Mi bedaŭras la mankon de miaj kutimaj raportoj en la lasta elsendo, sed mi revenas! En Januaro, USEJ, la junulara sekcio de Esperanto-USA, gastigis la unuan Vintran Esperantistan Klerigadon (VEK), novan eventon por klerigi junajn esperantistojn kaj helpi aktivadon inter junuloj.

La temo de ĉi tiu VEK estis la organizado de junulaj eventoj, kaj dum ĝi, ni multe lernis. Dank’ al via malavareco dum nia kampanjo Esperanto in the USA, USEJ povis gastigi tiun eventon, doni stipendiojn al partoprenantoj, kaj eĉ venigi instruiston el Eŭropo, kiu estas junulo kun multe da sperto pri la organizado de internaciaj junulaj eventoj.

Pro tio, ni lernis pli pri kiel organizi grandajn kaj malgrandajn eventojn. Ni helpis pri la planado de la junulara programo de la venonta UK en Montrealo. Ni lernis kiel plibonigi VEK-on por venontaj jaroj kaj diskutis la eblecojn kaj respondecojn gastigi pli grandajn junularajn eventojn estonte. Pro vi, ni nun havas pli da junuloj, kiuj pretas (kaj scipovas) organizi mojosajn eventojn. Nome de Esperanto-USA kaj USEJ, mi dankas tiujn, kiuj donacis al la kampanjo por helpi prepari la estontan movadon en Usono.