Presita el Usona Esperantisto № 2019:6 (nov-dec)

Mikroeldono de La Riverego pri UK

Lasta ĝisdatigo: 2019-12-31
[figure]

La Riverego estas la revuo de Esperanto-Societo Kebekia (ESK). Redaktoro Ĵenja Amis eldonis specialan numeron por informi kaj reklami pri la venonta UK en Montrealo. Jen la numero, elŝutebla en PDF-formo.

En 2020 la 105-a Universala Kongreso venos al Montrealo, Kebekio, de la 1-a ĝis la 8-a de Aŭgusto. Estas ege malofte, ke UK okazas en Nordameriko, kaj neniam antaŭe ĝi okazis en orienta Kanado. Nepre ne maltrafu tiun ĉi oportunon partopreni en la plej granda internacia Esperanto-evento de la jaro. Eblas aliĝi rete ĉe la retejo de UEA.